Rossenges estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 59 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Rossenges | |
---|---|
Blazono de Rossenges | |
---> | |
Rossenges | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 549284 / 166960 (mapo)46.6519444444446.7761111111111 |
Nombro de loĝantoj | 59 |
Areo | 1,07 km² |
Alteco | 662 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1513 |
Komunumkodo | 5684 |
Mapo de Rossenges | |
Geografio
La komunumo Rossenges situas en la Vaŭda Mezlando sur molasa monteto norde de la montoĉeno Jorat. Sude de monteto, sur kiu situas la komunumo, pasas en ravino la rivereto Bresonne, alfluanto de Brojo, kaj norde de ĝi la rivereto La Mérin. Kun nur 59 loĝasntoj Rossenges apartenas al la plej malgrandaj vaŭdaj kaj sivsaj komunumoj. La komunumo konsistas el la du setlejoj Rossenges (sur alteco de 662 m s.m.) kaj L'Abbaye (sur alteco de 688 m s.m. norde de Rossenges).[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,07 km², de kiuj 3,7% estas kovritaj de arbaro, 91,6% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Rossenges limas en okcidento kaj nordo al Moudon, en oriento kaj sudo al Syens, kaj en sudokcidento al Hermenches.
Trafiko
Rossenges situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Rossenges pasas konekta vojo de Mourdon al Hermenches. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, situas proksimume 25 kilometrojn norde apud Estavayer-le-Lac al la svisa aŭtovojo A9 saman distancon sude apud Laŭzano. Pere de poŝtaŭtolinio de Moudon al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1309 kiel Rossenge. Sur la komunuma teritorio estis trovita tombokampo el la mezepoko. Ĝis 1749 Rossenges formis parton de la komunumo Moudon. Tiam ĝi disiĝis de Moudon kaj farigixs komunumo kun propraj statutoj. Kun la Distrikto Moudon en la jaro 2006 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.