From Wikipedia, the free encyclopedia
Romee STRIJD (naskiĝis la 19-an de julio 1995 en Zoetermeer) estas nederlanda fotomodelo. Ŝi altas 1,80 m estas blondhara kaj bluokula (mezuroj = 81-61-87). En 2010 ŝi iris al Novjorko por komenci fotomodelan karieron.
Romee STRIJD | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Romee STRIJD |
Dato de naskiĝo | 19-a de julio 1995 |
Naskiĝloko | Zoetermeer |
Aĝo | 29 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | fotomodelo |
Geografio | |
Ŝtato | Nederlando |
Portalo pri Homoj | |
En 2011 ŝi subskribis kontrakton ĉe la modelagentejo DNA Model Management. En 2014 ŝi estis unu el la novalvenintoj dum la Victoria's Secret modoparado.
Ŝi interalie faris modelolaboron por Badgley Mischka, Burberry, Calvin Klein, Christopher Kane, DKNY, Donna Karan, Louis Vuitton, Michael Kors, Victoria's Secret kaj Yves Saint Laurent.[1]
Ekde aprilo 2015 ŝi rajtas porti la nomon Victoria's Secret Anĝelo, kiel postsekvinto de inter aliaj Doutzen Kroes.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.