Rod Stewart
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Roderick David "Rod" STEWART (naskiĝis la 10-an de januaro 1945)[1] estas brita kantisto, komponisto kaj muzikisto, naskiĝinta kaj kreskiĝinta en Norda Londono, Anglio kaj loĝanta en Epping. Li estas de skota kaj angla devenoj.
Rod Stewart | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Roderick David Stewart |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1945 (80-jaraĝa) en Londono |
Edz(in)o | Alana Stewart • Rachel Hunter • Penny Lancaster |
Ĝenroj | R&B, soula muziko, rokmuziko, popmuziko |
Profesio | kantisto, komponisto, produktoro |
Instrumentoj | Voĉa muziko, Gitaro, Harmoniko, Banĝo, |
Aktivaj jaroj | 1964 – nuntempo |
Eldoninto | Mercury, Warner Bros., J |
Retejo | RodStewart.com |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Roderick David Stewart |
Aliaj nomoj | Rod Stewart |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Harlow • Beverly Hills |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Familio | |
Edz(in)o | Penny Lancaster (2007–) Rachel Hunter (mul) (1990–2006) Alana Stewart (en) (1979–1984) |
Amkunulo | Kelly Emberg (en) (1983–1990) |
Infanoj | Kimberly Stewart (en) ( Alana Stewart (en) ) Liam Stewart (en) ( Rachel Hunter (mul) ) Renee Stewart (en) ( Rachel Hunter (mul) ) Sean Stewart (en) ( Alana Stewart (en) ) Ruby Stewart (en) ( Kelly Emberg (en) ) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro diskografa artisto gitaristo kantisto voĉisto |
TTT | |
Retejo | https://www.rodstewart.com/ |
Per sia distinga raspa kantovoĉo, Stewart elstariĝis fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj kun la The Jeff Beck Group kaj poste kun Faces. Li komencis soloan karieron en 1969 per sia komenca albumo An Old Raincoat Won't Ever Let You Down (Usone: The Rod Stewart Album). Lia verko kun la The Jeff Beck Group kaj Faces estis influaj por la formo de la ĝenroj Metalroko kaj punkroko, respektive.[2][3]
Per sia kariero en sia kvina jerdeko, Stewart vendis ĉirkaŭ 100 milionoj da diskoj tutmonde, kio faras lin unu el la plej vendantaj muzikistoj.[4] En Britio li akiris ses sinsekvajn venkintajn albumojn, kaj lia kvanto de 62 britaj diskoj inkludas 31 kiuj akiris lokon inter la 10 venkintaj, ses el kiuj akiris la unuan situon.[5] Li akiris 16 unuarangitaj diskoj en Usono, kun 4 el tiuj kiu atingis la unuan lokon en la listo Billboard. En 2008, la magazeno Billboard situis ĝin kiel la 17-a plej sukcesa artisto de la listo "Billboard" de 100 artistoj.[6] Li estis elektita kiel la 33-a en la listo de la magazeno Q' de 100 Plej Grandaj Kantistoj de ĉiu tempo.[7]
Listo de grupoj
Dum sia kariero, Rod Stewart estis membro de nombraj grupoj inter kiuj la jenaj:
- Jimmy Powell and the Five Dimensions (1963)
- The Hoochie Coochie Men (1964–1965)
- Soul Agents (1965–1966)
- Shotgun Express (1966)
- The Jeff Beck Group (1966–1969)
- Faces (1969–1975)
Diskaro
Unuarangaj albumoj en Britio/Usono
- 1971 Every Picture Tells a Story (Britio/Usono)
- 1972 Never a Dull Moment (Britio)
- 1973 Sing It Again Rod (Britio)
- 1974 Smiler (Britio)
- 1975 Atlantic Crossing (Britio)
- 1976 A Night on the Town (Britio)
- 1978 Blondes Have More Fun (Usono)
- 1979 Greatest Hits, Vol. 1 (Britio)
- 2004 Stardust: the Great American Songbook 3 (Usono)
- 2006 Still the Same... Great Rock Classics of Our Time (Usono)
Unuarangaj soldiskoj en Britio/Usono
- 1971 "Maggie May" / "Reason to Believ]" (Britio/Usono)
- 1972 "You Wear It Well" (Britio)
- 1975 "Sailing" (Britio)
- 1976 "Tonight's the Night (Gonna Be Alright)" (Usono)
- 1977 "I Don't Want to Talk About It" / "The First Cut Is the Deepest" (Britio)
- 1978 "Do Ya Think I'm Sexy?" (Britio/Usono)
- 1983 "Baby Jane" (Britio)
- 1993 "All for Love" (Usono) (kun Bryan Adams kaj Sting, por la oficiala sonbendo por la filmo "The Three Musketeers")
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.