From Wikipedia, the free encyclopedia
Roberto RAVIOLA (Bolonjo, 31-a de majo 1932 - Imola, 5-a de februaro 1996), plej konata kiel Magnus, estis itala bildliteraturisto kiu aliris al diversaj genroj kaj stiloj laŭlonge de sia daŭra kariero.
Roberto Raviola | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Magnus |
Naskiĝo | 31-an de majo 1939 en Bolonjo |
Morto | 5-an de februaro 1996 (56-jaraĝa) en Imola |
Mortokialo | Pankreata kancero |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1996) Reĝlando Italio (1939, 1939–1946) |
Alma mater | Accademia di Belle Arti di Bologna (en) |
Okupo | |
Okupo | bildliteraturisto fotoĵurnalisto |
Roberto Raviola eniris en la Accademia de Belle Arti de Bolonjo en 1961. Dum la jaroj de supera edukado, li krom realigi intensas agadon kiel goliarda bildliteraturisto, sentis pasion pro la bildliteraturo kaj ekdesegnis kelkajn mallongajn bildstriojn. Antaŭ eniri serioze en la mondo de la komikso li laboris kiel profesoro de desegno de reklamado.
En 1964 kun Luciano Secchi, plumnome Max Bunker, kreis Kriminal kaj Satanik, kaj poste Gesebel, Dennis Cobb - Agento SS018 kaj Maxmagnus. En 1967, Magnus kaj Bunker kreis novan rolulon: Alan Ford, kiu eliros el la presejo en 1969.
En la 1970-aj jaroj li publikigis Mezzanotte di morte, Dieci cavalieri e un mago, Quella sera al collegio femminile kaj Il teschio vivente, en la tendenco de erota tendenco. En 1975 li eklaboris por la serio Lo sconosciuto[1] kiu ĝis nun estas konsiderata unu el liaj plej bonkvalitaj verkoj. Dum la 1980-aj jaroj Magnus reiras la erotan stilon per Necron, unu el siaj plej famaj kreaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.