franca kinreĝisoro (1901–1999) From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert BRESSON (Puy-de-Dôme, 25a de septembro 1901 - 18a de decembro 1999) estis franca kinreĝisoro, kiu renovigis revolucie la kinan lingvaĵon. Li defendis sian komprenon de la kinematografio kion li distingas disde kino. Fakte, li pensis, ke kino estas nur speco de filmita teatro, dum kinematografio estas nova vida lingvaĵo de moviĝantaj bildoj kaj sonoj, rilatigitaj per la muntado.
Li ekkarieris per pentrarto kaj fotarto. En la komenco de la Dua Mondmilito, li estis malliberigita dum pli ol unu jaro en germana koncentrejo. En 1944, ankoraŭ dum la germana okupacio li reĝisoris Les dames du Bois de Boulogne, laŭ sia scenaro, sed kun dialogoj de Jean Cocteau; la protagonisto estis Maria Casares. Ĝi estis bazita sur rakonto de Diderot de ĉirkaŭ 1773 en Jacques le fataliste. Ĝi estas perfekta psikologia tragedio, eble unu de la plej bonaj de la franca kino, kaj metis Bresson en la unuan rangon de la francaj reĝisoroj.
Li de tiam disvolvis propran stilon kiu uzis nek profesiajn aktorojn nek ornamaĵon, serĉe de pura vidlingvaĵo, ŝarĝita de gestoj, rigardoj kaj sonoj. Tiukadre, en 1950, li filmis Le Journal d'un curé de campagne, impresan verkon, pro sia kvalito kaj morala enhavo. Jam en sia etapo de matureco, en kiu elstaras —krom Le Journal d'un curé de campagne—, Un condamné à mort s'est échappé, Pickpocket kaj Mouchette.
En 1974 li filmis malnovan projekton: Lancelot du Lac. Lia lasta filmon, de 1983, estis L'Argent.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.