From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rinocera aŭko, Cerorhinca monocerata, estas marbirdo konsiderata, spite ties nomo, proksima parenco de la Fraterkuloj kaj ne tiom de la Urietoj, ĉiukaze de la familio de Aŭkedoj. Ĝi estas la ununura vivanta specio de la genro Cerorhinca.
Rinocera aŭko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rinocera Aŭko en Alaska Sea Life Center en Seward, Alasko | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ties teritorio ampleksiĝas en Norda Pacifiko kie la specio nutras sin per etaj fiŝoj kaj nestumas en kolonioj de marbirdoj. La nomo devenas el korneca pliigo de la beko, kiu aperas nur en reproduktuloj. Krome, kiel okazas ĉe fraterkuloj, ĉiujare renoviĝas la bekingo.
La Rinocera aŭko (konata ankaŭ kiel Kornobeka fraterkulo) estas mezgranda aŭko (35 cm longa) kun granda, forta, pinta flavoranĝa beko (kun la 'korno' elirante supren el la bazomezo). La plumaro estas malhela (preskaŭ nigra) supre kaj pli pala sube; la reproduktuloj ĉu maskloj ĉu inoj posedas blankajn striojn unu de supre la flava okulo ĝis la nuko kaj alia el la bekobazo al malantaŭa kolo en ĉiu flanko tre kontrastaj antaŭ la nigra fono. Maskloj estas iomete pli grandaj ol la inoj (ĉirkaŭ 10 % laŭ pezo, 500 g).
La Rinocera aŭko estas aŭko de norda Pacifiko kiu reproduktiĝas el Kalifornio (ĉe la insuloj de la Kanalo de Kalifornio) al la Aleŭtoj en Alasko en Ameriko; kaj ĉe Hokajdo kaj Honŝuo, en Japanio kaj en Norda Koreio kaj insulo Saĥalino en Azio. La birdoj vintras kaj proksime kaj malproksime de marbordoj, por tio ili iomete migras.
La Rinocera aŭko nestumas en tuneloj kavitaj per bekoj kaj piedoj engrunde aŭ en naturaj kavetoj el 1 ĝis 5 m profundaj kaj malofte ĝis 8 m, foje kovritaj el vegetaloj. Ili preferas nestolokojn en malkrutaj deklivoj por helpi ekflugon necese ĉe mallertaj flugantoj. La ino demetas ununuran ovon kiu estas kovata de ambaŭ gepatroj dum 45 tagoj; la duonfrumatura ido estas manĝigata per beko plena je fiŝoj ĉiunokte (laŭ maniero de fraterkuloj) dum 50 tagoj. La nokta kutimaro oni supozas ke klopodas malhelpi predadon kaj kleptoparazitismo de mevoj; dumtage ili restas enmare aŭ en siaj subteraj nestoj. La ido sendependiĝas post 55 tagoj. Ili atingas seksan maturecon je la 3 aŭ 5a jaro.
En maro la Rinocera aŭko manĝas fiŝojn, kun kelka krilo kaj kalmaroj. Ili manĝas malproksime de marbordo dum la reprodukta sezono en marmezo. Por kapti predaĵojn, ili plonĝas tiom profunde kiom ĝis 57 metroj kaj tiom daŭre kiom ĝis 148 sekundoj.[1]
La genro Cerorhinca evoluis en Norda Pacifiko, ŝajne en mezmalfrua Mioceno. Kvankam nuntempe restas ununura specio, estis iam mule pliaj, kaj laŭ nombro de specioj kaj laŭ distribuado; oni trovis fosiliojn tiom sude kiom ĝis Baja California. Konataj prahistoriaj specioj estas jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.