Ringier AG estas la plej granda amaskomunikila entrepreno de Svislando kun patrina entrepreno en Zofingo kaj ĉefsidejo en Zuriko.
Ringier Holding AG | ||
---|---|---|
Ringier Holding AG | ||
negoco • komunikilkompanio • private corporation • presfirmao • eldonejo vd | ||
Dum | 1833 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia societo (Svislando) | |
Sidejo | Zuriko | |
Lando | Svislando | |
Estr(ar)o | Michael Ringier, Christian Unger | |
Dungitoj | 7.016 (2008) | |
Spezosumo | 1458,4 milionoj da CHF | |
Agokampo | amaskomunikiloj | |
filiaj kompanioj | Ringier Kiadó Kft. • Scout24 Schweiz AG vd | |
Posedataj kompanioj | Blick • L'Hebdo • L'illustré • Blikk • Blick am Abend • Heute • Gazeta Sporturilor • dimanche.ch • Libertatea • Scout24 Schweiz AG • Avantaje vd | |
TTT | www | |
Prespublikaĵoj
Ringier eldonas multnombrajn gazetojn kaj revuojn en Germanlingva Svisio:
- Gazetoj
- Blick, Sonntagsblick (Bulvardgazeto)
- heute (Senpaga taggazeto, je la 30-a de majo 2008 anstataŭigita per Blick am Abend)
- Cash daily (senpaga taggazeto pri ekonomio)
- Betty Bossi (Gazeto pri kuirarto, komuna eldono kun Coop)
- Revuoj
- Bolero (Virina revuo)
- Cicero (Magazino pri politiko, ekonomio kaj socio)
- Gesundheit Sprechstunde (Magazino pri sano)
- Glückspost (Klaĉrevuo)
- Schweizer Illustrierte (Ilustrita revuo)
- SI Style (Ilustrita revuo)
- Televidaj revuoj
- TV-tage (en kunlaboro kun Tamedia)
- Radioj
- Radio Energy Zürich (51%-a partopreno, la ceteraj 49% apartenas al NRJ Group)
- edelweiss (Virina revuo)
- L'Hebdo (Novaĵmagazino)
- L'illustré (Ilustrita revuo)
- TV8 (Televida programo)
Ringier eldonas ankaŭ en Ĉinio, Rumanio, Serbio, Slovakio, Ĉeĥio, Ukrainio, Hungario kaj Vjetnamio multnombrajn taggazetojn, bulvardgazetojn kaj revuojn. Jam en la jaro 1990 Ringier ekspansiis al Orienta Eŭropo. Tiuj-ĉi aktivadoj fariĝas ĉiam pli gravaj. Intertempe Ringer per ĉi-tiuj aktivadoj efektivigas 23 % de sia vendosumo.
Ek de 2004 Ringier eldonas en Germanio la kulturpolitikan magazinon Cicero (magazino) kaj ek de 2006 la artmagazinon MONOPOL.
Elektronikaj komunikiloj
Ringier posedas 50-%-an partoprenon de Sat.1 Svislando kaj 30 % de PresseTV. Sat.1 Svislando elsendas programfenestron kun diversaj programoj por svisa publiko kaj reklamoj de svisaj entreprenoj. Krome Ringier posedas propran elsendpermeson por programfenestroj sur la publikaj televidkanaloj SF zwei kaj SF info. Ringier liveras inter aliaj programoj la elsendojn Cash-TV, Cash-Talk, KonsumTV kaj Gesundheit Sprechstunde por PresseTV.
En la Interreto Ringier ofertas antaŭ ĉio la retpaĝojn de la propraj gazetoj, revuoj kaj televidprogramoj.
Aliaj aktivecoj
La entrepreno posedas multnombrajn presejojn en Svislando, Orienta Eŭropo kaj Azio.
Ringier estas ankaŭ malplimulta kunposedanto de la koncertagentejo Good News Productions kun 44 %, de la svisa kontraŭpaga televido Teleclub kun 33 %, de la Svisa Komunikildatumbanko SMD kun 33 %, de la rektmerkatig-entrepreno Schober Direct Media kun 20 % kaj de Radio Pilatus kun 18 %.
Ek de januaro 2006 la eksa germana kanceliero Gerhard Schröder estas konsilisto de la entrepreno, kiel la prezidanto de la administra konsilio Michael Ringier anoncis la 24-an de novembro 2005.
Entreprenaj nombroj
Svislando:
- Vendosumo: CHF 829 milionoj
- Kunlaborantoj: 3243 kunlaborantoj
Tutmonde:
- Vendosumo: CHF 1256,3 milionoj
- Profito: CHF 67,1 milionoj
- Kunlaborantoj: 6441 kunlaborantoj
La entrepreno realigas 66 % de sia vendosumo en Svislando, 29,8 % en orienta kaj centra Eŭropo kaj 4,2 % en Azio (nombroj de la jaro 2005).
Historio
- 1833: Rudolf Ringier fondas presejon en Zofingo.
- 1902: Kuniĝo de Ringier kaj Francke & Co" al la "Vereinigte Buch- und Steindruckerei Ringier & Co.
- 1911: Fondo de la revuo Schweizer Illustrierte, en 1921 de L'Illustré kaj en 1922 de Ringiers Unterhaltungs-Blätter.
- 1948: Ringier kreis la komiksfigurojn Ringgi kaj Zofi kaj eldonis ĝis 1994 infanlibran serion.
- 1959: Lanĉo de la unua svisa bulvardgazeto Blick
- 1990: Komenco de la aktivecoj en orienteŭropo unu en Ĉeĥio kaj du jarojn poste en Rumanio
- 1993: Komenco de televidelsendoj
- 1995: Ringier akiras la eldonejon Betty Bossi de Unilever
- 1996: Vendo de Ringier Ameriko
- 1999: Akiro de 50-%-a partopreno de Sat.1 Svislando
Ringier Deutschland GmbH (Ringier Germanio)
Jam en la 1970-aj jaroj Ringier provis instaliĝi en Germanio. Ĝi akiris la germanan eldonejon Münchner Heering-Verlag kaj nomis la novan entreprenon "Ringier Deutschland GmbH", kiu en la jaro 2001, du jarojn post la morto de Prüter, la iama ĉefo de la germana eldonejo, estis likvidita. Hodiaŭ Ringier posedas en Germanio la entreprenon "Ringier Publishing Berlin", kiu eldonas la magazinon Cicero. Tiu-ĉi entrepreno tamen ne havas rilaton kun la iama Ringier Deutschland GmbH.
Fonto
Tiu-ĉi artikolo baziĝas ĉefe sur traduko de la artikolo Ringier de la germana vikipedio.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.