reĝo de Armoriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Rigualo (latine: Rivaldus; kelte: Riwald) estis la unua reĝo de Armoriko. [1] Li naskiĝis en Dumnonia en la 5-a jarcento. Lia patro estris parton de tiu regiono. Post la morto de sia patro, li devis surtroniĝi sed ĉu pro la invado de la Saksoj, ĉu pro epidemio de pesto, li elmigris kun kelkaj servistoj.
Rigualo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
Li albordiĝis ĉe la norda marbordo de Armoriko en la influejo de la rivero Gouët.
.
Iom supre li trovis romian vojon, arbaron, valeton. La loko taŭgis do por instaliĝi, konstrui domojn kaj kultivi la grundon. Tiu konstruaĵaro fariĝis la ĝermo de la nuna urbo Sankta Briego.
Rigualdo pli kaj pli vastigis sian bienaron ĝis la rivero Gouessant. Kiam li renkontis sian kuzon Briego, li donacis al li parton de sia bieno kaj emeritiĝis en sia kasteleto de Hillion.
Ĉar paŝtis multe da sovaĝaj poneoj en la lando, li malsovaĝigis ilin. La libro [2], rakontas lian renkonton kun Fragan, kiu vivis apude, ĉirkaŭ 4 kilometrojn oriente (en la nuna loko Ploufragan).
Iun tagon Rigualo kaj Fragan decidis organizi rajdkonkurson. Granda homamaso alvenis sur la strando inter Cesson kaj Hillion por ĉeesti la spektaklon. La plej sperta rajdanto nomiĝis Maël aŭ Maglus, el la teamo de Fragan. Li rapide preterdistancis la aliajn. Guezennec, Jacut, Gwenole kaj Klervi aplaŭdis, kaj ankaŭ Gwen lia edzino. Sed kiam li preskaŭ atingis la celon, la ĉevalo disvojis kaj frapiĝis kontraŭ rokego. La rajdanto estis forĵetita kaj restis senanime. Gwenole alvenis je la korpo de Mael. Li eldiris la preĝojn, kaj Mael resurektis. Ĉu ankaŭ la ĉevalo? La legendo ne diras. Sed Arthur de la Borderie parolas pri la "unua rajdkonkurso en Bretonujo".
Rigual ne havis problemojn kun la Frankoj ĉar li faris omaĝon al la reĝo Clotaire la 1a.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.