From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rifegreto (Egretta sacra), konata ankaŭ kiel Pacifika rifegreto aŭ Orienta rifegreto, estas birdospecio de la familio de Ardeedoj. Ili troviĝas en multaj areoj de Azio inklude la oceanajn regionojn de Barato, Sudorienta Azio, Koreio, Japanio, Ĉinio, Polinezio, Mikronezio, Novgvineo, Nov-Kaledonio kaj en Aŭstralio, Tasmanio kaj Novzelando. Kutima habitato estas marbordoj, manglejoj, estuaroj ĉu en saletaj aŭ salakvaj areoj. Ili povas kunvivi en grupoj aŭ resti solece kun la partnero.
Rifegreto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blanka morfo
Malhela morfo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Egretta sacra (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Verde, la tutan jaron; blue, nur vintrejoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Rifegretoj estas mezgrandaj ardeoj, kiuj estas 57 al 66 cm longaj. Ili havas enverguron de 90 al 110 cm kaj atingas averaĝe pezon de 400 g.
La specio montras ne kutiman, ne-seksan dimorfismon, ĉar kelkaj membroj havas tute blankan plumaron kaj aliaj (plejaj) estas karbo-grizaj. Tialo por la kolorvario aŭ "morfo," estas nekonata, kvankam oni supozas rilaton al kamuflado. La procento de ĉiu morfo varias geografie. Blankaj morfoj loĝas nur en areoj kun koralaj rifoj.[1]
Rifegretoj havas tre mallongajn, flavajn krurojn, kaj gorĝoj kaj mentonoj de la griza varianto estas markataj de mallarĝa, blanka stribendo. Ili havas brunajn bekojn, orflavajn okulojn kaj la ĉirkaŭaj areoj de ties vizaĝoj estas normale kun verdecaj al flavaj nuancoj.
Ties manĝo formiĝas hegemonie el varioj de ocean-bazaj fiŝoj, krustuloj kaj moluskoj.
Tiu specio reproduktiĝas la tutan jaron en kolonioj en ĝangalo, inter palmoj kaj mangrovoj aŭ en kavaĵoj de malnovaj konstruaĵoj. La ino demetas 2 al 3 helverdecbluajn ovojn en nestoj konstruitaj el branĉoj kaj floroj en arboj aŭ arbustoj. Maskloj kaj inoj kunrespondecas pri kovado. Ili normale havas kovoperiodon de 28 tagoj. Post eloviĝo la gepatroj havigas proksimume 5 semajnojn de subtenon.
Oni konas du subspeciojn de Egretta sacra:[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.