From Wikipedia, the free encyclopedia
Richard François Philippe BRUNCK (naskiĝinta la 30-an de decembro 1729 en Strasburgo, mortinta samloke la 12-an de junio 1803) estis franca filologo.
Richard François Philippe Brunck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Richard François Philippe Brunck | |||||
Naskiĝo | 30-an de decembro 1729 en Strasburgo | ||||
Morto | 12-an de junio 1803 (73-jaraĝa) en Strasburgo | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | klasika filologo klasikisto literaturkritikisto tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edukite fare de la jezuitoj en Parizo ĉe la renomita Gimnazio Louis-le-Grand li partoprenis la Sepjaran militon kiel milita komisario kaj dediĉis sin, malgraŭ maldungiĝo, post la reveno tute al filologaj studoj ekde 1760 en Strasburgo. Helpis lin i.a. Johann Gottlob Schneider.
Dum la Franca revolucio de 1789 li enkarceriĝis estante malradikulo; liberiĝo lia estis nur post la falo de la tiranio de Robespiero.
El la helenaj verkistoj li eldonis »Analecta veterum poetarum graecorum« (Strasburgo 1772–76), Anakreonon (Strasburgo. 1778), »Gnomici poetae graeci« (Strasburgo 1778), plurajn verketojn de helenaj tragediistoj, aĵojn de Apolono de Rodo (Strasburgo 1780), de Aristofano (Strasburgo 1781–83) kaj aparte Sofoklon kun latina traduko, komentojn ktp. (Strasburgo 1786-1789). Liaj eldonoj de latinaj poetoj inverse, ekz. de Vergilio (Strasburgo 1785), Plaŭto (Zweibrücken 1788) kaj Terentio (Bazelo 1797), ne havas ian sciencan signifon.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 495 (surrete)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.