From Wikipedia, the free encyclopedia
Rea el gr.Ρέα, unu el la titaninoj, filino de Urano kaj Geo, fratino kaj edzino de la Titano Krono. Oni kredas ke ŝia nomo devenas de epiteto de Tero: ampleksa, larĝa, plena. Rea reprezentas la kreivan energion kaŝiĝinta en la tersino.
Rea estas la patrino de la gedioj: Hestia, Demetra, Hera, Hadeso, Pozidono kaj Zeŭso.
Krono kaj Rea estris la universon. Kronos, sciante ke unu el siaj infanoj eltonigos lin, provas eskapi el sia destino, vorante sianjn ĵusnaskitajn infanojn. Kim Zeŭso naskiĝis, Rea prezentis al sia edzo ŝtonon volvita per vindaĵoj. Krono glutis ĝin, nesciante ke Rea forkaŝis la infanon en Kreto.
Kiam li estos plenkreskulo, Zeŭso trudos Kronos elvomi siajn ses voritajn infanojn (krom la ŝtonon).
Rea estas ĝenerale reprezentata sur trono, akompanata de leonoj, rajdanta leonon, aŭ sur ĉaro tirata de du leonoj
En romia mitologio Rea estas identigita al la friga diino Cibela, la "Granda Patrino" aŭ "Patrino de la Dioj" aŭ al Opsa, sabena diino de la abundo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.