Kalkuluso, litiazo[1]urinŝtono referencas al la formado de peco de solida materialo komponita de saloj de fosfato kaj kalcia karbonato, ene de reno el substancoj kiuj estas en la urino.[2] Malgranda ŝtoneto povus foriri sen okazigi dolorajn simptomojn. Sed se kalkuluso pligrandiĝas pli ol 5 milimetrojn, ĝi povas okazigi ŝtopiĝon de la uretro, kio siavice okazigos intensan doloron en la malsupra parto de la dorso aŭ en la abdomeno.[2][3] Kalkuluso povas ankaŭ krei sangon en la urino, vomadon aŭ doloron dum pisado.[2] Ĉirkaŭ la duono de la personoj kiuj suferis pro kalkuluso havos alian en la venonta jardeko.[4]

Plejparto de kalkulusoj formiĝas pro kombino de genetikaj kaj mediaj faktoroj.[2][4] La okazigaj faktoroj povas esti altaj niveloj de kalcio en la urino, obezeco, kelkaj manĝaĵoj, kelkaj kuraciloj kiel suplementoj de kalcio, hiperparatiroidismo, podagro kaj malsufiĉa likvengluto.

Inter 1% kaj 15% el personoj je tutmonda nivelo suferis renkalkulusojn iam en sia vivo.[4] La frekvenco de nefrolitiazo (renkalkuluso) laŭ sekso estas de 13 % por viroj kaj 7 % por virinoj.

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.