From Wikipedia, the free encyclopedia
Regionaj sciencoj estas kampo de sociaj sciencoj, kiu traktas analizajn alirojn al problemoj de urba, kampara aŭ regiona naturo [1].
Regionaj sciencoj inkludas temojn ligitajn al geografio, transportado, migrado, urbo kaj regiona planado, ekologio, resursadministrado, statistiko, kaj ajna alia temo ligita al esplorado por la analizo de homa spaco [2]. Scienca esplorado pri la regiono unue estis fondita en la 1940-aj jaroj, kiam kelkaj ekonomikistoj en okcidentaj landoj interesiĝis pri la malalta nivelo de ekonomia esplor-analizo, kaj sentis la bezonon evoluigi profesion en kiu ili povus esplori ekonomian viveblecon en landoj kie eblas investi kaj prizorgi la evoluon de la regiono [3].
Por la establado de la scienco, precipe grava estis la kontribuaĵo de 19a jarcento germanaj ekonomikistoj al loka teorio. La frua germana hegemonio pli malpli komencis kun Johann Heinrich von Thünen kaj ambaŭ Vilhelm Launhardt kaj Alfred Weber al Walter Christaller kaj Aŭgust Lösch.
En 1954, la Internacia Asocio por Regionaj Sciencoj estis establita sub kiu internaciaj regionaj asocioj laŭ kontinentoj kaj laŭ landoj kunigas sciencistojn kaj esploristojn de la tuta mondo [4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.