From Wikipedia, the free encyclopedia
La regiono Stuttgart - germane Region Stuttgart - estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi troviĝas ene de la samnoma distriktaro Stutgarto, en la centro de la federacia lando.
Tiu ĉi artikolo temas pri la administra regiono Stutgarto el ties centra urbo kaj kvin ĉirkaŭaj distriktoj. Aparte de tio, ekzistas la ekonomia kaj kultura eŭropa metropola regiono Stutgarto, kiu kovras preskaŭ ĉiujn komunumojn de la administra regiono, sed krome ankoraŭ signifan aldonan teritorion. |
La regiono konsistas el la
kaj la distriktoj
Administra centro estas la urbo Stuttgart, kiu same estas centro de la tuta distriktaro kaj de la federacia lando. Ĝis la jaro 1992 la regiono nomiĝis "Region Mittlerer Neckar" (regiono meza rivero Neckar).
La teritorio kovras areon de 3.654,0 kvadrataj kilometroj. Fine de la jaro 2011 en la regiono vivis 2 691 666 loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 731 loĝantoj po km², tio estas signife pli ol en la en kompareble germaniaj urbaj teritorioj regiono Munkeno (458) aŭ la regiono Frankfurto (558 loĝantoj po km²).
Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono estas
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.