From Wikipedia, the free encyclopedia
Reformador estas spiritisma revuo, oficiala organo de Brazila Spiritisma Federacio. Ĝi estas unu el la kvar[1] periodaĵoj, kiuj aperis en Rio-de-Ĵanejro inter 1808 kaj 1889[2], kaj kiuj ankoraŭ estas eldonataj. Fondis ĝin en 1883 Augusto Elias da Silva. El la kvar menciitaj gazetoj nur Reformador kaj Diário Oficial (1862) aperas seninterrompe de la dato, kiam ili estis fonditaj.[3]
Antaŭ la fondo de Reformador aperis en Brazilo kelkaj spiritismaj gazetoj. En 1869 aperis en Bahia Écho d'Além-Túmulo [Eĥoj el la Transtombo], la unua brazila spiritisma periodaĵo. Fondis kaj respondecis pri ĝi Luís Olímpio Teles de Menezes. En Rio-de-Ĵanejro aperis en 1875 Revista Espírita [Spiritisma Revuo], pri kiu respondecis Antônio da Silva Neto, vicprezidanto de Grupo Confúcio. La gazeto ĉesis aperi post ses monatoj. Inter januaro 1881 kaj julio 1882 eldoniĝis en la urbo ankaŭ la gazeto Revista da Sociedade Acadêmica Deus, Cristo e Caridade [Revuo de la Akademia Societo Dio, Kristo kaj Karitato]. El tiuj menciitaj periodaĵoj nur Reformador postrestis.[4]
En la numero de februaro 1909, pro iniciato de Leopoldo Cirne (1870-1941), tiama prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio, aperis en ‘’Reformador’’ portugallingva traduko de artikolo verkita[5] de J. Camille Chaigneau (franca spiritisto). La artikolo elstarigas la lingvon mem kaj ties utilecon por spiritismo. Artikoloj rilate Esperanton ankoraŭ aperas, kun maloftaj esceptoj, en ĉiu numero de la gazeto ekde 1909.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.