hispania futbala klubo en Sevilo, Andaluzio From Wikipedia, the free encyclopedia
Real Betis Balompié estas profesia futbalklubo en Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estis fondita la 12-an de septembro 1907.
Betis Balompié | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • profesia sporta teamo | |||
Kluba nomo | Real Betis Balompié | ||
Fondita | 12-an de septembro 1907 | ||
Stadiono | Benito Villamarín Sevilo, Andaluzio | ||
Kapacito | 60.784 | ||
Prezidanto | Ángel Haro García | ||
Trejnisto | Manuel Pellegrini (stato: 1-a de aŭgusto 2020) | ||
Ligo | La Liga | ||
2021-22 | 5-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.realbetisbalompié.com | ||
| |||
La futbalistoj estas vestitaj en verda-blanka ĉemizo kun blanka pantalono.
Ĝia stadiono nomiĝas Stadiono Manuel Ruiz de Lopera, pro la nomo de la nuna klubposedanto. Ĝi estis antaŭe nomata Benito Villamarín, pro historia prezidanto, kaj situas en la kvartalo Heliópolis. Ĝi disponas je pli ol 55.500 sidlokoj.
Ekzistas alia grava futbalteamo en Sevilo, la Sevilla Fútbol Club. La malamikeco inter la kluboj kaj iliaj apogantoj estas legenda, la plej fama inter la rivaleco inter samurbaj teamoj en la tuta Hispanio.
Betis estas konata pro la fervora apogo de siaj ŝatantoj. Estas fama diraĵo en Hispanio, Vivu la Betis, eĉ se ĝi malvenkas.
Betis konservas en sia nomo la vorto Balompié, kiu estas vorto kelkfoje uzata por anstataŭi la angladevenan fútbol (futbalo), kaj do estas ekvivalenta al la esperanta piedpilko.
Betis estas la romia nomo por la rivero Gvadalkiviro, unu el la plej longaj el la Ibera duoninsulo, kiu banas Sevilon.
Laŭ la stato de julio 2024 la sekvaj teamanoj havas esperantan vikipedian artikolon:
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.