urbeto kaj unuara instanco en sud-orienta Anglio, Britio From Wikipedia, the free encyclopedia
Reading (prononcu [ˈrɛdɪŋ]) estas urbeto kaj unuara instanco en sud-orienta Anglio, Britio. Ĝi lokiĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Tamizo kaj Kennet, ĉe la suda limo de la Chilterns. La urbeto fondiĝis dum la 8a jarcento kaj estis grava mezepoka loko por komerco kaj religio. Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, ĝi estis konata por produktado de biskvitoj, biero kaj bulboj.
Reading | |||||
---|---|---|---|---|---|
county town (en) urbeto vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | RG | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 162 666 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 026 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 27′ N, 0° 58′ U (mapo)51.454166666667-0.97305555555556 [+] | ||||
Alto | 61 m [+] | ||||
Areo | 40,4 km² (4 040 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Reading, Berkshire [+] | |||||
Ĝis 1997 ĝi estis parto de la provinco Berkshire. Estis 162 666 loĝantoj en 2016. La areo estas de 40 km².
La 19an de Majo 1359, en la abatejo de Reading, Blanka de Lankastro edziniĝis al sia tria kuzo, Johano de Ganto, tria filo de la reĝo Eduardo la 3-a. La tuta reĝa familio ĉeestis en la nupto, kaj la reĝo donacis al Blanka multekostajn juvelojn.[1]
La Universitato de Reading (angle University of Reading) estis fondita en 1892 kiel branĉo de la Universitato de Oksfordo kaj la 17-an de marto 1926 ricevis reĝan ĉarton por sia sendependa agado kiel donanto de akademiaj gradoj. Aktuale en 2022, proksimume 23 000 studentoj studas en la universitato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.