La nomo reĝa bienaro de Francio montras al la tuto de la landoj, bienoj kaj rajtoj, kiuj rekte dependis de la reĝo de la reĝlando Francio.
En Francio, okaze de la ekreĝado de Hugo Kapeto, tiu bienaro estis tre malgranda. La posedaĵoj, se oni taksas ilin laŭ teritorio, estis precipe en Francilio kaj en Orleanio, sed nekontinuaj, kun kelkaj unsuloj kiaj la bieno Attigny, restaĵo de la eksa fiscus. Ili venis precipe de la bienoj de la robertidoj, linio de la prauloj de la kapetidoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria estiĝo de Francio.
Mallongigoj:* (RB) = rilata al la reĝa bienaro* (RF) = rilata al la reĝlando Francio
La unuaj kapetidoj estis, inter la gravaj feŭduloj, tiuj kiuj havis la malpli vastan teritorion. Pacience, uzante feŭdan rajton (aparte konfiskon de feŭdo el perfida vasalo), sed ankaŭ per lertaj geedziĝoj kun heredantinoj de gravaj feŭdoj, ankaŭ per aĉeto, ili pligrandigis la reĝan bienaron, kiu finiĝos per nedistingiĝo en la 16-a jarcento kun la reĝlando. Tamen uzo de apanaĝo tranĉis en la vasteco de la bienaro kaj kreis danĝerajn konkurantojn al la reĝa povo (aparte la duklando Burgonjo en la 14a-15a jc, kvankam estrata de kapetidoj devenantaj de la reĝo Johano la Bona, la dua kapetida Domo de Burgonjo).
988: Montreuil, unua heveno akirita de la kapetidoj. Akirita per la geedziĝo de la hereda princo Roberto (estonta Roberto la 2-a la Pia kun Rozala, vidvino de la grafo de Flandrio Arnuldo la 2-a (RB)
1016: akiro de Burgonjo. La reĝo estas la nevo de la duko Henriko mortinta sen heredanto.(RB)
1021/1023: la reĝo de Francio Roberto la 2-a kaptis la graflandon de Dreux el Eŭdo la 2-a de Blois, elektita posteulo de Étienne la 1-a, kaj kunigis ĝin al la krono. Ludoviko la 6-a la Dika, donis ĝin en 1152 al sia filo Roberto[1]
la reĝo pasigas la plej longan parton de sia reĝado por pacigi la reĝan bienaron obeigante iujn senjorojn (la siroj Montlhéry, Coucy, Puiset, Crécy...)
1137: per sia geedziĝo kun Eleonora de Akvitanio Ludoviko povis esperi alligi al la bienaro la tutan sudokcidentan parton de la reĝlando. Sed, ilia disiĝo en 1151, perdigis ĉiujn esperojn al la franca reĝo. ĉar la sekvantan jaron, Eleonora de Akvitanio edziniĝis al Henriko la 2-a Plantaĝeneto grafo de Anĵuo, Mansio kaj duko de Normandio (kiu fariĝos en 1154, reĝo de Anglio), aldonante siajn teritoriojn kiel doton.
Vidu ankaŭ: Alligo de Normandio al la franca reĝa bienaro
1180: la graflando Artezo revenis al la reĝlando, kiel doto de lia edzino Izabela (Henegovio).(RB)
1185: la graflando de Amiens estis kunigita al la krono. (RB)
1191: la graflando Vermandois estis akirita de la reĝo, post la morto de Elizabeta (Vermandois), heredinto de la graflando. Konfirmita en 1214, de Eleonora (Vermandois) fratino de Elizabeta.(RB)
1200: la normanda Vexin kaj la graflando de Évreux interŝanĝe kontraŭ la agnosko al Johano la Sentera kiel reĝo de Anglio.(RB)
1208: La senjorlando de La Ferté-Macé estis konfiskita de Vilhelmo la 4-a de Ferté-Macé(DR)
1220: La graflando de Alençon kunigita al la reĝa bienaro pro manko de heredanto al la grafo Roberto la 4-a, vendo de la vicgrafino de Chatellerault, heredintino.(RB)
Regno de Ludoviko IX, kromnomita Sankta Ludoviko (1226 – 1270)
1229: la grafo de Rajmondo la 7-a de Tuluzo cedis al la reĝo la seneskallandojn de Nîmes-Beaucaire kaj de Béziers-Carcassonne (traktato de Parizo (1229)) (DR)
1237: la reĝo donis la graflandon Artezo al sia frato Roberto la 1-a de Artezo (RB)
1241: La reĝo konfirmis la apanaĝon de Potevio de sia frato Alfonso de Poitiers (RB)
1249: Alfonso de Poitiers sukcedis al Rajmondo la 7-a de Tuluzo.
1255: graflando de Beaumont-le-Roger, aĉetita de Raulo de Meulan (RB)
1259: la reĝo redonis al la reĝo de Anglio Henriko la 3-a Akvitanion, kaj donis al li esperon por la sudo de Santonĝo, Angulemio kaj Agenais, kaze de forpaso, sen ido, de la grafo de Tuluzo Alfonso de Poitiers (traktato de Parizo (1259)) (RB)
1268 la reĝo donis la graflandon de Alençon al sia filo Petro(DR)
Filipo la 4-a la Bela (1285 – 1314), Ludoviko la 10-a la Kverelema (1314 – 1316), Johano la 1-a la Postmorta (1316), Filipo la 5-a la Longa (1316 – 1322), Karlo la 4-a la Bela (1322 – 1328)
1295: la reĝo redonis parton de la graflando de Guines. (RB)
1307: definitive integris Velay al la reĝa bienaro. (RB)
1308: aĉeto de la graflando Angulemio, de Fougères kaj de Lusignan de Jolanda de Lusignan (RB)
1312: la alligo de Liono al la reĝlando de Francio estis agnoskita per la traktato de Vienne, sen protesto de la imperiestro.
1313: Konfisko de la kastellando de Tournai - kvankam bieno de la Imperio - el Maria de Mortagne.
1322: la graflando de Bigorre estis enigita en la reĝa bienaro je la surtroniĝo de la reĝo Karlo la 4-a, kiu posedis ĝin per sia patrino Johana la 1-a de Navaro (RB)
la apanaĝo de la nova reĝo (Valezio, Anĵuo, Mansio, Chartres kaj Alençon) estis kunigitaj al la bienaro (RB)
1343-1349: Daŭfenio estis vendita al la Francio de sia duko kaj princo, la daŭfeno de Viennois, ŝuldanta omaĝon al la imperiestro de la Sankta Romia Imperio. La reĝo de Francio devos omaĝi al la imperiestro. La reĝlando larĝe kovras orientan parto de la riverego Rodano. (RF)
1336: Konkero de la graflando de Ponthieu, redonita al la reĝo de Anglio en 1360.
1349: aĉeto de la senjorlando de Montpellier de Jakobo la 3-a, reĝo senposedigita de Majorko, kontraŭ 120 000 oraj ekuoj. (RF)
1350-1360: post la morto de Raulo la 2-a de Brienne, grafo de Guînes, konestablo de Francio senkapigita pro perfido, la graflando de Guînes estis konfiskita. Ĝi estos donita al la angloj per la traktato de Brétigny. (RB)
1360: per la traktato de Brétigny, Akvitanio (tio estas triono de la reĝlando) estis donita al la reĝo de Anglio, kontraŭ la liberigo de la reĝo kaptita okaze de la malvenko Poitiers (RF)
1360: la reĝo de Francio Johano la 2-a la Bona konfidis apanaĝe Berion al sia filo Johano la 1-a de Berio.
1382: Karlo la 6-a donis la graflando de Dreux kiel doton al Margerita de Burbono edziniĝante ŝin kun Arnaud-Amanieu de Albret.
1399: la reĝo senposedigis la lastajn grafojn de Perigordo pri ties bienoj, kaj Perigordo refariĝos denove feŭdo en 1407, por la grafo de Angulemo Johano de Orleano.
1416: La apanaĝo de Berio revenis al la bienaro post la morto de la filino de la duko Johano de Berry onklo de la reĝo
1416: La reĝo rekreis la apanaĝon de Berio por sia filo Johano, kiu mortis en 1417.
1417: La reĝo donis la apanaĝon de Berio al sia filo Karlo
1429: La graflando de Laval estis kreita, per elpreno de la Graflando Mansio, kaj rekte dependis de la reĝa bienaro
1434: La senjorlando de Amboise estis konfiskita el Ludoviko de Amboise, kiu estis komplotinta kontraŭ Georgo de Trémoille, favorato de la reĝo kaj kunigita al la krono.
1435: la 20-an de septembro 1435, la reĝo Karlo la 7-a cedis la urbon Montreuil, Somme, la graflandon de Mâcon kaj la graflandon de Auxerre al Filipo la Bona.
1454: La graflando de Comminges estis enigita en la reĝa bienaro
1491: la geedziĝo de la reĝo kun la dukino Ana de Bretonio estis la unua ŝtupo al propra unuiĝo de la duklando al la reĝlando, kiu aboros en 1498 (cf. infra)
1498: la surtroniĝo de la nova reĝo reenigis al la reĝa bienaro lian apanaĝon: la graflando de Valois, la duklando Orleanio, la graflando de Blois kaj la graflando de Dunois.
1498: la geedziĝa kontrakto inter la reĝo kaj la dukino Ana de Bretonio eksigis eksplicite la propran unuiĝon de Bretonio al la reĝlando
Ekde la reĝado de Francisko la 1-a, la nocio de reĝa bienaro komencas identi al tiu de la tuta reĝlando. Restis kiel apanaĝo tiu de la burbonoj.
1531: la posedaĵoj de la konestablo de Burbono, kiu perfidis la reĝon, estis konfiskitaj (Burbonio, Aŭvernjo, graflandoj de Montpensier, de Clermont, de Mercœur kaj Forezo
1547: Unua reĝo de Francio, kiu per sia nomo regnis sur Bretonio.
1549: Alençon estis definitive ligita al la reĝa bienaro post la morto de Margerita de Francio.
1551: Clermont aŭ Clairmont (estonta Clermont-Ferrand) fariĝis reĝa urbo, poste en 1610, neaprtigebla posedaĵo de la reĝlando.
1551: La episkopoj de Toul, Metz kaj Verdun estis lokitaj sur la kuratoreco de la reĝo de Francio laŭ interkonsento subskribita kun la germanaj porotestantaj princoj en Lochau. Ili estos okupitaj la sekvantan jaron.
1589: Henriko la 3-a de Navaro fariĝis la reĝo Henriko la 4-a de Francio sukcedante al sia murdita kuzo Henriko la 3-a. Lia vastega apanaĝo reiris al la bienaro: graflando de Soissons, duklando de Alençon, duklando de Vendôme, duklando de Beaumont, vicgraflando de Limoges, graflando Perigordo, graflando de Rodez, duklando de Albret, vicgraflandoj de Bearno, de Lomagne, de Marsan, de Gabardan, de Tursan, de Fézensaguet kaj de la kvar valoj, graflandoj de Gaure, Armanjako, de Foix, de Bigorre. (RB)
1589: Reĝlando de Navaro, de kiu la nova reĝo de Francio estis la reĝo, estis unuigita al la reĝlando de Francio (RF) por la parto norde de Pireneoj, Malsupra-Navaro.