From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Borso de Londono (angle Royal Exchange; ankaŭ nomata la Reĝa interŝanĝejo) estas konstruaĵo en la urbocentro de Londono, inter la stratoj Cornhill kaj Threadneedle. En tiu loko la unua borso de la urbo estis fondita. Ekde la jaro 2001 en la historia konstruaĵo troveblas vendeja centro kun ekskluzivaj butikoj de multekostaj varoj, ekzemple de la markoj Hermès aŭ Tiffany.
Reĝa Borso de Londono | |||||
---|---|---|---|---|---|
konstruaĵo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo • Novklasikismo vd | ||||
Arkitekto | William Tite vd | ||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Situo | City | ||||
Situanta sur | Ward of Cornhill • Threadneedle Street | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 30′ 49″ N, 0° 5′ 14″ U (mapo)51.513611111111-0.087222222222209 | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | https://www.theroyalexchange.co.uk/ | ||||
Dum 1566 la juristo Thomas Gresham havis la ideon starigi borson en Londono por faciligi la komercadon de varoj. Li mem transprenis la konstruokostojn de la domo por la nova institucio, dum la urba administracio kaj la gildo de tukokomercistoj disponidis la triangulan terenon por la nova konstruaĵo. La formo de la domo estis inspirita fare de la borso de Antverpeno, kaj flandra arkitekto estis vokita por gvidi la konstrulaborojn. La angla reĝino Elizabeto la 1-a malfermis la konstruaĵon la 23-an de januaro 1571. Dum la 17-a jarcento komercistoj pri akcioj pro sia maledukita konduto ne havis aliron al la konstruaĵo kaj tial komercis en la kafejoj kaj aliaj konstruaĵoj de la ĉirkaŭaĵo.
La origina konstruaĵo de la borso dum la jaro 1666 detruiĝis kadre de la Granda Incendio de Londono. Oni decidis rekonstrui domon por la borso en la sama loko. Respondeca arkitekto estis Edward Jarman kaj la angla reĝo Karolo la 2-a oficiale komencigis la konstruadon. Dum la jaro 1669 la borsa komerco denove funkciis. Dum la jaro 1838 denove la borso komplete bruldetruiĝis. Ree oni rapide decidis pri rekonstruo, kaj la arkitekto William Tite kreis konstruaĵon en klasicisma stilo. La reĝino Viktorino malfermis la novan borsejon la 28-an de oktobro 1844, sed la komerco rekomenciĝis nur la 1-an de januaro 1845.
Komence de la Dua Mondmilito la borsa komerco malfunkciiĝis. La konstruaĵo pretervivis la militon sen damaĝoj. Inter la jaroj 1953 ĝis 1959 teatro uzis la internan korton. Dum 1982 la derivata borso London International Financial Futures and Option Exchange ekuzis la konstruaĵon, kaj 20 jarojn pli poste la plurnacia eŭropa borso Euronext (kiu ekde 2007 estas eŭropa-usona fuzia entrepreno) transprenis ĝin. Dum la jaro 2001 la konstruaĵo komplete renoviĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.