Ramón Pichot y Gironés[1] (Barcelono, 1871 - Parizo, 1a de marto 1925) estis hispana pentristo, membro de la Colla del Safrà (Grupo de Safrano), tiel nomita pro la koloraro plej ofte uzita en ties verkoj.
Ramón Pichot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1872 en Barcelono |
Morto | 1-an de marto 1925 (52-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo Saint-Vincent |
Lingvoj | hispana • kataluna • franca |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patrino | Antònia Gironès i Bofill (en) |
Frat(in)oj | Lluis Pichot i Girones (en) kaj Maria Gay |
Edz(in)o | Germaine Pichot (en) (1908–1925) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ramon Pichot amikiĝis en la fama porartista trinkejo Els Quatre Gats (la kvar katoj) kun Isidre Nonell, Joaquín Mir, Ricard Canals, Juli Vallmitjana kaj Adrià Gual. Li estis amiko el infanaĝo ankaŭ de Eduardo Marquina kaj Luis de Zulueta; poste li eliris al Francio jam tre juna ankoraŭ. Tie li rilatis kun artistoj pli aĝaj ol li kiel Ramón Casas kaj Santiago Rusiñol kaj amikiĝis ankaŭ kun Nonell, Mir kaj Pablo Picasso, kiuj estis pli junaj, tiel ke li iĝis artisto ponta inter ambaŭ generacioj.
Arte, lia verko estis dekomence influita de impresionismo, kvankam poste li kliniĝis al modernismo de simbola karaktero, kaj poste kliniĝis ĉirkaŭ 1906 al lumismo kaj fine de sia vivo al rura ĝenrismo.[2] Li montris sian verkaron en la ekspozicioj de Belartoj okazintaj en Barcelono en 1894, 1896 kaj 1898. Li ekspoziciis ankaŭ en la Sala Parés en 1895, kolektive kun Ramón Casas. En Parizo, li ekspoziciis en 1898 en la Nacia Salono.
Notoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.