From Wikipedia, the free encyclopedia
Rajbareli, hindie रायबरेली, urdue رائے بریلی estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Laknaŭo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Rajbareli | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 229001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 14′ N, 81° 14′ O (mapo)26.23383888888981.233597222222 [+] | ||
Alto | 110 m [+] | ||
Areo | 50,12 km² (5 012 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
En 2011 Rajbareli havis 191 316 da loĝantoj kaj atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1980-aj jaroj.
Rajbareli situas sur ebenaĵo laŭ rivero sur averaĝa alteco de 110 m. super la marnivelo. Fatehpur troviĝas 57, kantona sidejo kaj subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 72, Barabanki 76, Unnao 82, Sultanpur 84, Kanpur 100, Prajagraĝo kaj Fajzabad (Barato) 107, tutlanda ĉefurbo Delhio 477, Kolkata 830, Mumbajo 1183 kilometrojn (aere) .
Rajbareli travivis islaman (15-a jarcento), mogolan (17-a jarcento), fine britan dominadon ĝis 1947. La distrikto de Rajbareli estis kreita fare de la britoj en 1858.
Rajbareli estas industria urbo. La fabriko pri telefonaj ekipaĵoj estis establita en 1948, pri fervojaj ekipaĵoj en 2012.
En Rajbareli universitato, altlernejoj, institutoj kaj akademio funkcias.
En Rajbareli la oficialaj lingvoj estas la hindia, angla kaj urdua.
La ĉefa religio en Rajbareli estas hinduismo (74%), poste islamo (25%).
Rajbareli situas en varma subtropika klimato. averaĝe pluvas jare ĉirkaŭ 1200 mm. Inter julio kaj septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ. La jara averaĝa temperaturo estas 26 °C.
Rajbareli estas konektita fervoje al Prajagraĝo kun 2 malsamaj linioj, krome al Unnao kaj Laknaŭo. 7 vojoj kuras al tiu ĉi urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Laknaŭo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.