From Wikipedia, the free encyclopedia
Ragnvald RIAN (naskiĝis la 17-an de septembro 1891 en Bergenget, Markabygda; mortis la 19-an de julio 1967 en Trondheim)[1] estis norvega komercisto en Trondheim kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li esperantistiĝis en 1906. Li estis multjara prezidanto de la Grupo Esperantista en Trondheim, kursgvidanto en Levanger kaj Trondheim, sekretario de Norvega Esperantista Ligo (NEL) 1912–13, Delegito de UEA de 1913.
Ragnvald Rian | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1891 |
Morto | 19-an de julio 1967 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Norvegio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Rian verkis gramatikon por koresponda kurso en 1923 kaj plenan Norvegan-Esperantan vortaron kun dudek mil vortoj kaj vortderivaĵoj en 1932. En 1948 sekvis la alidirekta vortaro Esperanto-norvega kun same ĉirkaŭ 20.000 kapvortoj, en 1963 fine pliampleksigo de la vortaro norvega-esperanta de 1932, farita de Erling Anker Haugen kun ĉirkaŭ 33.000 kapvortoj anstataŭ la 20.000 en la eldono de 1932.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.