From Wikipedia, the free encyclopedia
Radio F.R.E.I. (mallongigo por: Freier Rundfunk Erfurt International / Libera Radio Erfurta Internacia) estas sendependa radio en Erfurto.[1]
Radio F.R.E.I. | ||
---|---|---|
Ŝildo ĉe la enirejo en la Gotardo-strato. | ||
radiostacio | ||
Geografia situo | 50° 58′ 48″ N, 11° 1′ 55″ O (mapo)50.98006911.032025 | |
Lando(j) | Germanio vd | |
| ||
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi establiĝis en somero 1990, fare de aktivuloj de la erfurta movado por civitanaj rajtoj kiel la unua libera radio en Turingio kaj unu el la unuaj liberaj radioj en GDR.
La unua publika elsendo efektiviĝis la 6-an de oktobro 1990 ses horojn rekte el Interclub (hodiaŭ Konsilantargimnazio). Pro la manko de leĝaj permesoj, tiam oni konsideris tiun radistacion pirata stacio. Dum ses monatoj unufoje po semajno la pioniroj de libera radio sukcese estis elsendantaj, antaŭ ol policistoj sturme prenis la disaŭdigejon[2]. Tiam ekis la multjara ekzisto de la radio sub formo gazeta: la F.R.E.I.-Brief (germane por 'atesto de liberigo'; vortludo) propagandis la ideon de loka radiprogramo partoprenenda de ĉiuj interesiĝantoj.
La 29-an de majo 1999, finfine, Radio F.R.E.I. akiris sian elsendlicencon fare de la ŝtataj kontrolinstancoj. La unua studio troviĝis en la iama Alternativa Junularcentro, baldaŭ oni translokiĝis al Magdeburga Avenuo nr. 116. Ekde 2001 la adreso estas Gotardo-strato 21, tre proksime al la Urba arkivejo. Ofta gasto enradia estas ekz. la eksa ĉefredaktisto de grava turingia gazeto Sergej Lochthofen.
Hodiaŭ estas disradiata ĉiusemajne 74-hora programo antene sur la frekvenco 96.2 MHz, per kablo sur 107.9 MHz en Erfurto kiel ankaŭ en la urboj Arnstadt, Gotha kaj Sömmerda, krome memkompreneble per interreto.
La radiostacio estas membro en la Bundesverband Freier Radios (Federacia asocio de liberaj radioj). Estante nekomercorientita radio, ĝi rezignas pri reklamado kaj konas liberan aliron laŭ redakcia statuto. La kompleta programo realiĝas honorofice.
Krom la elsendado, la radistacio plenumas ankaŭ multajn projektojn politikajn socialajn kulturajn. Ĝi ebligas seminariojn, trejnadon, konferencojn kaj diversajn aranĝojn. Per projektaj ofertoj ebliĝis ekz. interreligia dialogo en Erfurto inter kristanoj, judoj kaj muzulmanoj.
Radio F.R.E.I. estas asocio de publika utilo kaj estas financita per membrokotizoj[3] kaj subteno proporcia el la devigaj kotizoj de la radioaŭskultantoj.
La radistacia nomo mem jam devigas servi ankaŭ alilingvanojn! Jen la ofertoj tiaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.