R.U.R. estas kolektiva dramo de Karel Čapek, verkita en 1920. Esperantlingvan tradukon fare de Josef Řebíček la eldonejo Moraviaj Esperanto-Pioniroj publikigis en 1926; dua eldono aperis ĉe KAVA-PECH en 2012 kiel 47-a verko en la serio Oriento-Okcidento. „Ni estas dum estonta tempo sur insulo, kie estas fabrikataj mekanikaj homoj anstataŭontaj la verajn por ĉiuj laboroj.“ (G. S., revuo Esperanto, 1926, paĝo 55).

Thumb
afiŝo pri anglalingva prezento en 1939
Rapidaj faktoj dramatic work, Aŭtoroj ...
R.U.R.
Thumb
dramatic work
Aŭtoroj
AŭtoroKarel Čapek
Lingvoj
Lingvoĉeĥa lingvo
Eldonado
Eldondato1920
LokoPrago
Ĝenrosciencfikcia teatro ribelo de la robotoj utopian drama
vdr
Fermi

Tiu ĉi verko naskis la neologismon 'robot' (Esperante: roboto) por artefarita laboristo. La vorton elpensis la frato de Karel Čapek, pentristo Josef Čapek el la vorto "robota", kiu en la slavaj lingvoj signifas laboron, en la ĉeĥa konkrete servutan, duonsklavan laboron.

Thumb
Esperantlingva prezento de la teatraĵo en la sinagogo de Nitra kadre de la SAT-Kongreso 2015

La artefaritaj laboristoj ekliberis kontraŭ homoj, elmurdis ilin, sed poste konstatis, ke ili ne kapablas produkti novajn robotojn. Ili petas la lastan, ankoraŭ vivantan homon pri helpo, sed tiu estas senespera ĝis momento, kiam aperas du laste fabrikitaj gerobotoj, kiuj sin amas reciproke, kapablas eĉ riski la vivon unu pro la alia kaj tiel pruvas sian homiĝon. La dramo avertas, ke la tekniko povas likvidi nian civilizon.

Dum la OSIEK-konferenco 2012 en Svitavy prezentis la teatraĵon esperantlingve la studenta teatro DoMa, la spektaklo estis filmita kaj estas videbla en la retejo YouTube. La sama trupo ludis la verkon dum la 88-a SAT-Kongreso 2015 en la sinagogo de Nitra, Slovakio.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.