komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Pustiniș [pustiniŝ] (hungare Öregfalu, germane Pustinisch) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Timișoara. En 1910 ĝi havis 1353 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 695 (rumanoj, 24 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1828. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torontál vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Uivar[1][2].
Pustiniș | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Timiș | |
Alinome | Öregfalu (hungare), Pustinisch (germane) | |
Komunumo | Uivar | |
Iama hungara departemento | Torontál | |
Situo | 45° 38′ N, 20° 51′ O (mapo)45.63416666666720.858055555556 | |
| ||
Alto super maro | 79 m | |
Poŝtkodo | 307448 | |
Loĝantaro | 688 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 159188 | |
En la censo de 2002 la 688 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 483 | 70,2 % |
hungaroj | 147 | 21,4 % |
romaoj | 43 | 6,3 % |
serboj | 7 | 1,0 % |
germanoj | 6 | 0,9 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumana | 510 | 74,1 % |
hungara | 121 | 17,6 % |
cigana | 43 | 6,3 % |
serba | 7 | 1,0 % |
germana | 5 | 0,7 % |
Pustiniș situas sur la dekstra bordo de kanalo Bega, proksime al la landlimo al Serbio. Tra la vilaĝo pasas la nacia vojo DN59B. Pustiniș havas fervojan haltejon sur la linio inter Cărpiniș kaj Ionel, sed komence de 2014 tie ne trafikis trajnoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.