From Wikipedia, the free encyclopedia
Purpura eĥinaceo aŭ purpura ekinaceo (Echinacea purpurea)[1], estas planta specio el la genro de la eĥinaceoj (Echinacea) en la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Ĝi hejmas en orienta kaj meza Usono.
Purpura eĥinaceo aŭ Purpura ekinaceo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Echinacea purpurea L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Echinacea purpurea kreskas kiel multjara, herba planto, kiu atingas alton de 50 ĝis 120 cm. La planto havas fibrajn radikojn. La vegetativaj plantpartoj estas ofte kovritaj de haroj. La vertikalaj tigoj estas ofte brune verdaj.[2]
La alternanta tigo havas dise starantajn foliojn. La petioloj longas ofte 0 ĝis 17, malofte ĝis 25 cm. La foliplato longas 5 ĝis 30 cm kaj larĝas 1 aŭ 5 ĝis 12 cm. Ĝi estas ovoforma ĝis mallarĝe lanca kaj plej ofte rondigita ĝis korforma. Oni povas bone vidi tri ĝis kvin folivejnojn. La randoj estas plej ofte segildentaj aŭ dentaj, malofte glataj .[2]
La planto floras en Nordameriko de la malfrua printempo ĝis la somero [2] (en Eŭropon de majo ĝis oktobro). Sur 8 ĝis 25 cm longa flortigo staras kiel unuopa relative granda kapitula infloresko. La konservata involukro havas longecon de 8 ĝis 17 mm kaj larĝeco de 1 ĝis 8 mm liniila aŭ lanceta. La konusforma receptaklo havas altecon de 1,4 ĝis 4,5 cm kaj diametro de 2 ĝis 4 cm. La paleoj longas 9 ĝis 15 mm, kaj estas rektaj aŭ nur iom kurbaj, ili havas ruĝec-oranĝan koloron kaj pikilon je la fino.[2]
La infloresko havas langetflorojn kaj tubetflorojn. Ĉe la langetfloroj la rozeaj ĝis purpuraj petaloj havas maldensan hararon je la malsupra surfaco. La 3 ĝis 8 cm longa kaj 0,7 ĝis 1,9 cm larga lango estas kurveca. Ĉe la tubetfloroj la petaloj longas 4,5 ĝis 5,7 mm kaj la kronaj loboj estas verdece aŭ rozeaj.[2]
La grize blankaj aĥenoj longas 3,5 ĝis 5 mm. La aĥenoj plej ofte estas kalvaj kun kelkfoje haraj eĝoj. La daŭrantaj papusoj estas 1,2 mm longaj kaj konsistas el samaj dentoj.[2]
La kromosoma baznombro estas x = 11; ekzistas diploidio, do 2n = 22.[2]
Echinacea purpurea estas disvastigita en nord-orienta, nord-centra, sud-orienta kaj sud-centra Usono. Ĝi kreskas nature en la usonaj ŝtatoj Indiano, suda Miĉigano, Ohio, Ilinojso, suda Iovao, Kansaso (nur la kantono Cherokee), Misurio, orienta Oklahomo, Viskonsino, Alabamo, Arkansaso, Georgio, Kentukio, Luiziano, Misisipio, Norda Karolino, Teneseo kaj Teksaso. En la kanada provinco Ontario ĝi estas sovaĝiĝita.[1][2] En Eŭropo Echinacea purpurea en Germanujo, Aŭstrio, Polujo, Moldavio kaj Ukrainio la planto estas neofito.[3][1]
En la hejmaj kreskoregionoj Echinacea purpurea kreskas ĉe rokaj ejoj, en maldensaj arbaroj, en densaĵoj, prerioj kaj precipe en la proksimeco de akvovojoj en alteco de 10 kaj pli ol 400 m.[2]
La unua priskribo okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, p. 907[4] kiel Rudbeckia purpurea. La novkombinaĵo al Echinacea purpurea (L.) MOENCH okazis fare de Conrad Moench en 1794 en Methodus Plantas Horti Botanici et Agri Marburgensis: a staminum situ describendi, p. 591[5], Echinacea purpurea estas la tipospecio de la genro Echinacea. Pliaj sinonimoj por Echinacea purpurea (L.) MOENCH nom. cons. estas: Brauneria purpurea (L.) BRITT., Echinacea purpurea var. arkansana STEYERM., Echinacea purpurea fo. liggettii STEYERM., Echinacea purpurea var. serotina (NUTT.) L.H.BAILEY, Echinacea serotina (NUTT.) DC., Rudbeckia purpurea var. serotina NUTT., Rudbeckia serotina (NUTT.) SWEET.[6] La specia epiteto purpurea signifas purpurkolora pro la koloro de la petaloj.
La kulturvario Echinacea purpurea estas uzata kiel ornamplanto en parkoj kaj ĝardenoj.[1]
La purpura eĥinaceo enhavas multajn substancojn, antaŭ ĉio polisaĥaridoj, kafacidoj (cikoria acido), alkamidoj kaj glikoproteinoj.[7]
La florojn oni povas manĝi.[8] la pressuko havas efikajn substancojn kiuj helpas kontraŭ malvarmumo ksj stimulas la imunan sistemon.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.