From Wikipedia, the free encyclopedia
La Punta Gallinas [gaJInas] (Pinto Kokinoj) estas kabo, nome la plej norda pinto de la kontinenta ŝildo de Sudameriko, situa ĉe la norda pinto de la Guajira Duoninsulo, en la samnoma departemento de Kolombio, ĉe la sudaj akvoj de la Kariba Maro. La kabo troviĝas en la municipo Uribia je ĉirkaŭ 150 kilometroj nordoriente de Riohacha.[1]
Temas pri terpinto kiu eniras en nordokcidenta direkto al la maro kaj kiu fermas aron de geografiajn elementojn kiuj kunformas golfeton de la duoninsulo kiu etendas el Punta Gallinas al la Kabo de la Vela aŭ Jepirra (en vajuua). Inter ambaj punktoj estas Puerto Bolívar, golfeto Portete kaj Bahía Honda.[2]
Proksime de Punta Gallinas troviĝas komunumo de ĉirkaŭ 100 loĝantoj de la etno wayúu (vajuua), unu el malmultaj kulturoj sudamerikaj kiuj konservas sentuŝe siajn tradiciojn. Temas pri impresa scenejo natura de altebenaĵoj, dunoj kaj rokaj ravinoj, kiuj eliras el la maro, enhavante la areon de golfeto Hondita. Gi havas enorman dunon kiu atingas 60 metrojn de alto kiu staras kiel murego ĝuste ĉe la marbordo.[3]
En la Punta estas lumturo situa plej norde en la tuta Sudameriko; tiu lumturo posedas alton de 18 metroj kaj malfermis funkciadon en 1989.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.