Pterocles estas genro de birdoj de la familio de pterokledoj. Ĝi inkludas ĉiujn speciojn de la familio escepte la du speciojn de centra Azio de la genro Syrrhaptes
Pterokloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pteroklo (Pterocles indicus)
Senegala stepkoko Pterocles senegallus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj | ||||||||||||
vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiuj pterokloj havas etajn, kolombecajn kapon kaj kolon, sed tre fortikajn korpojn. Ili havas longajn pintajn flugilojn kaj foje voston. Ties kruroj estas plumokovritaj ĝis la fingroj, sed malkiel la du specioj Syrrhaptes, la fingroj ne estas plumokovritaj.
La specioj de la genro Pterocles havas rektan rapidan flugon kaj per tiu aroj flugas al akvejoj mateniĝe kaj ĉefe krepuske. La masklo alportas akvon al la idaro en sia ventra plumaro kaj por faciligi ties trinkadon kelkaj specioj montras brustajn striojn aŭ separigojn inter brusto kaj ventro por indiki la lokon kie estas la akvo.
La ino demetas du aŭ tri ovojn rekte surgrunde. Ili estas sablokoloraj aŭ verdecaj kun kamuflugaj markoj. Ĉiuj specioj estas loĝantaj kaj nemigrantaj.
Specioj en taksonomia ordo
- Blankventra stepkoko, P. alchata
- Namakva stepkoko, P. namaqua
- Brunventra stepkoko, P. exustus
- Senegala stepkoko, P. senegallus
- Nigraventra stepkoko, P. orientalis
- Krona stepkoko, P. coronatus
- Flavgorĝa stepkoko, P. gutturalis
- Burĉela stepkoko, P. burchelli
- Maskita stepkoko, P. personatus
- Nigravizaĝa stepkoko, P. decoratus
- Liĥtenstajna stepkoko, P. lichtensteinii
- Dustria stepkoko, P. bicinctus
- Hindia stepkoko, P. indicus
- Kvarstria stepkoko, P. quadricinctus
Eksteraj ligiloj
- Filmoj de stepkokoj ĉe Interreta Birdo Kolekto
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.