From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝlando Prusio ricevis post la Viena Kongreso en 1815 administracian reformon kaj estis dividita en 10 provincojn. La provincoj estis siavice subdividitaj en distriktarojn (Regierungsbezirke) kaj tiuj en distriktojn (Landkreise). En 1822, la du ĉe-rejnaj provincoj estis kunigitaj en unu provincon, kaj ekde tiam Prusio havis jenajn 9 provincojn (inter krampoj la ĉefurbo):
Prusio estis membro-ŝtato en la Germana Federacio. Tio tamen ne validis por la plej orientaj provincoj: Orienta Prusio, Okcidenta Prusio kaj Posen. Nur la aliaj 6 apartenis al la teritorio de la Germana Federacio.
En 1829, Orienta kaj Okcidenta Prusio estis kunigitaj en unu provincon, Provinco Prusio (ĉefurbo Königsberg), sed en 1878 denove disigitaj al du.
Post la Germana Milito de 1866 Prusio aneksis la reĝlandon Hanovro, la elektoprinclandon Hesio, la duklandon Nasaŭo, la duklandojn Ŝlesvigo kaj Holstinio kaj la liberan urbon Frankfurto ĉe Majno. El tiuj teritorioj estis formitaj tri novaj provincoj:
Ekde tiam Prusio do havis 12 provincojn. Tiu divido restis stabila ĝis la fino de la reĝlando en 1918.
Post la fino de la Unua Mondmilito en 1918, Prusio devis fordoni plurajn partojn el sia teritorio:
Kelkaj pliaj ŝanĝoj okazis dum la tempo de la Vajmara Respubliko kaj la Libera Ŝtato Prusio (1918-1945).
Listo de provincoj de Reĝlando Prusio, kaj la hodiaŭa aparteno de ilia teritorio, proksimume:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.