Provinco Burgas
provinco de Bulgario From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La provinco Burgas (bulgare Област Бургас, do "oblast Burgas"; vidu la artikolon oblast) — situas en la oriento de Bulgario, borde de la Nigra Maro. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 457 750 homoj, el kiuj pli-malpli la duono vivas en la administra centro Burgaso.
La provinca teritorio kovras areon de 7 748 kvadrataj kilometroj — laŭ areo la provinco estas la plej granda de Bulgario. La provinco konsistas el 13 komunumoj.
Veturiloj registritaj en la provinco Burgas rekoneblas per la regiona aŭtokodo AA (ĝis 2008 nur A).
La marbordo en la provinco estas grava ripozloko kun sablaj plaĝoj. Ĉiuj municipoj, speciale Nesebar kaj Sozopol, ĝuis amasan konstruadon de ripozejoj en la 2000-aj jaroj. La internacia flughaveno Burgas (BOJ) akceptas flugojn el plej diversaj landoj, aparte multaj turistoj venas somere el Britio, Germanio kaj Rusio.

Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Blagoevgrad | Burgas | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Karĝali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazarĝik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofia provinco | urbo Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




