From Wikipedia, the free encyclopedia
La Provinca Malliberejo de Monmouth (angle Monmouth County Gaol, kimre Carchar Sir Fynwy), North Parade, Monmouth, Kimrio estis la ĉefa malliberejo de Monmouthshire kiam gi estis malfermita en 1790.[1] Krenela mezepoka fortreso, ĝi servis kiel provinca malliberejo de Monmouthshire kaj krimuloj aŭ tiuj kiuj kontraŭstaris la aŭtoritatojn estis pendumitaj tie ĝis la 1850-aj jaroj kaj ĉirkaŭ 3,000 homoj spektis la lastan pendumadon.[2] La malliberejo kovris areon de ĉirkaŭ unu akreo, kun kapelo, flegejo, loĝejaj kvartiroj kaj paŝrado.[2] Ĝi estis fermita en 1869.[3] En 1884 plejparto de la konstruaĵo estis malkonstruita, kaj hodiaŭ nenio restas krom la pordista domo[3] kiu estas konstruaĵo listigita Grado II. En la pordista domo, troviĝas "reprezento en kolora vitraĵo de la kompletaj originalaj konstruaĵoj".[1] Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.
Provinca Malliberejo de Monmouth | |||
---|---|---|---|
Monmouth County Gaol | |||
konstruaĵo | |||
Prezento | |||
Tipo | Malliberejo | ||
Arkitekto | William Blackburn | ||
Dato de konstruo | 1788 | ||
Protekto | Grado II | ||
Geografio | |||
Lando | Britio | ||
Regiono | Kimrio | ||
Loko | Monmouth | ||
Geografia situo | 51° 49′ 1″ N, 2° 42′ 49″ U (mapo)51.817027777778-2.7135833333333 | ||
| |||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.