From Wikipedia, the free encyclopedia
Produktorilatoj (germane Produktionsverhältnisse) estas koncepto ofte uzata de Karl Marx kaj Friedrich Engels en sia teorio de historia materiismo kaj en Das Kapital. Ĝi estis por la unua fojo klare uzata en la libro de Markso nome Misère de la philosophie (Mizero de filozofio), kvankam Markso kaj Engels jam estis difinintaj la terminon en Die deutsche Ideologie (La germana ideologio).
Kelkaj sociaj rilatoj estas volontaj kaj libere elektitaj (persono elektas asociiĝi kun alia persono aŭ grupo). Sed aliaj sociaj rilatoj estas nevolontaj, t.e. personoj povas esti socie rilatigitaj, vole nevole, ĉar ili estas parto de familio, grupo, organizo, komunumo, nacio, ŝtato ktp.
Laŭ "produktorilatoj", Markso kaj Engels komprenas la totalan sumon de sociaj rilatoj kiujn persono devas entrepreni por survivi, produkti kaj reprodukti siajn vivrimedojn. Ĉar la personoj devas entrepreni tiujn sociajn rilatojn, t.e. ĉar la partopreno en tiuj ne estas volonta, la totalo de tiuj sociaj rilatoj konstituas relative stabilan kaj permanentan strukturon, nome la "ekonomia strukturo" aŭ Produktomaniero.
La termino "produktorilatoj" estas iom svaga, pro du ĉefaj tialoj, nome la jenaj:
Markso kaj Engels tipe uzis la terminon por referenci al la sociekonomiaj rilatoj karakteraj de specifa epoko; por ekzemplo: la ekskluziva rilato de kapitalisto kun la kapitala havaĵo, kaj la konsekvenca rilato de laboristo al kapitalisto; la rilato de feŭda senjoro al sia feŭdo, kaj la konsekvenca rilato de la servutulo al sia senjoro; la rilato de sklavestro al sia sklavo; ktp. Ĝi kontrastas kun kaj estas tuŝata ankaŭ je tio kion Markso nomas la produktofortoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.