Procellaria aŭ Procelarioj estas genro de sudoceanaj longflugilaj marbirdoj rilataj al la prionoj, kaj estas membro de la ordo de Procelarioformaj kaj familio de Procelariedoj.
Procelarioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Griza petrelo, Procellaria cinerea | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Familioj de subdivizioj | ||||||||||||
Procellaria cinerea | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Taksonomio
Procellaria estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. Kiel membroj de Procelarioformaj, ili kunhavas iajn karakterojn. Unue ili havas tubecajn naztruojn nome naztruoj. El tiu karaktero venas al ili ties komuna nomo, nome Tubenozoj. La malfermaĵo al la naztruo situantas diference ĉe kelkaj birdospecioj. Tiuj birdoj havas la malfermaĵon pinte de al supra bekoduono. Due, ili produktas stomakoleon kiu enhavas vaksecan esteron kaj trigliceridojn. Tiu oleo plenumas du funkciojn. Kiam predanto minacas la birdon, ties idon aŭ ovon, ili kraĉas la substancon al tiu predanto. Tiu substanco havas haladzan fiodoron, kaj hirtigas la plumojn ĝis degradi ties uzeblo. Krome ili povas digesti la vaksecajn esterojn por akiri altajn energikvantojn, necesaj dum longaj flugoj aŭ por la periodo kiam ili kovas sian ovon aŭ idozorgas. Ili havas ankaŭ unike strukturitan bekon, kun sep al naŭ distingaj kornoplatoj.[1] Fine, ili havas salglandon kiu situantas super la naztruojn kaj helpas sensaligi ties korpon, ĉar ili trinkas marakvon. Ili elpelas la salrubon el sia nazo.[2]
Specioj
Estas kvin specioj, kaj ĉiuj estas nomataj 'petreloj', kvankam ili estas supozeble pli proksime rilataj al la pufinoj, do pufinpetreloj, kaj nuna priserĉado lokigas ili pli proksime al la prionoj.
- Procellaria cinerea, Griza petrelo, Griza pufino aŭ Griza pufinpetrelo, reproduktiĝas sur ĉeantarktaj insuloj[3]
- Procellaria aequincotialis, Blankamentona petrelo, reproduktiĝas sur ĉeantarktaj insuloj[3]
- Procellaria consicillata, Okulvitra petrelo, reproduktiĝas sur Inaccessible[3]
- Procellaria parkinsoni, Parkinsona petrelo, reproduktiĝas sur Insulo Malgranda Bariero kaj Insulo Granda Bariero de Novzelando[3]
- Procellaria westlandica, Vestlanda petrelo, reproduktiĝas sur Suda Insulo de Novzelando[3]
- †Procellaria ??, nepriskribita prahistoria specio[4]
Etimologio
Procellaria derivas el du latinaj vortoj, nome procella signife ŝtormo kaj arius sufikso signifa apartenanta aŭ koncerna al. Tio aludas al ties asocio kun ŝtorma vetero. La vorto Petrelo devenas el Sankta Petro kaj la historio pri ties piedirado surakva. Tio aludas al la petrela kutimo plaŭdi la akvan surfacon por ekflugi.[5]
Teritorio kaj habitato
Ili havas teritoriojn el la malvarmaj akvoj de la sudaj oceanoj al moderklimataj akvoj, kaj ili estas pelagaj escepte dum la reprodukta sezono.
Kutimaro
Tiuj tubenozoj flugas kiel pufinoj, per rigidaj flugiloj kaj pufinan teknikon kontraŭflugi la ondajn frontojn. Tiu tekniko ŝparas energion.[6] Dum la reprodukta sezono ili uzas marbordajn klifojn sur insuloj, kaj la ino demetas ununuran ovon ene de nestotruo.
Konservado
El la kvin specioj, kvar estas listitaj kiel Vundeblaj kaj la lasta estas Preskaŭ Minacata.[7]
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.