Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Prizrak brodit po Evrope (ruse Призрак бродит по Европе) filmita en la jaro 1923 estas horora muta filmo de reĝisoro Vladimir Gardin.[1][2] Ĝi estis bazita sur la novelo de Edgar Allan Poe de 1842 nome The Masque of the Red Death, kvankam la filmo ne ĝuste sekvas tiun rakonton. La filmo montras masakron sur la Odesa ŝtuparo kiu eble utilis kiel inspiro por la pli fama sceno en la filmo de Sergej Eisenstein nome Kirasŝipo Potjomkin.
Prizrak brodit po Evrope | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Призрак бродит по Европе |
Originala lingvo | rusa lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 1923 |
Ĝenro | muta filmo, spekulativa filmo |
Reĝisoro(j) | Vladimir Gardin |
Rolantoj | Zoya Barantsevich |
Produktinta firmao | Dovĵenko-kinostudio |
IMDb | |
La fiera gvidanto de nenomita eŭropa nacio renkontas junan paŝtistinon promenante ekstere. Li enamiĝas al ŝi, sed Sorto antaŭordigis ke li devas suferi pro la maniero kiel li sklavigis kaj mistraktis sian popolon. La patro de la knabino montriĝas por esti la gvidanto de grupo de revoluciuloj kiuj serĉas faligi la despoton. La intrigo tute ne sekvas la novelon de Edgar Allan Poe.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.