Pristimantis gretathunbergae
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pristimantis gretathunbergae, rano de Greta Thunberg, estas specio de rano en la familio Craugastoridae, indiĝena al Panamo. Ĝi estas nomita honore al klimata aktivulino Greta Thunberg.[1] Ĝi vivas en malgrandaj lagetoj da akvo tenataj en bromeliacoj kreskantaj sur la nubarbaroj de Monto Chucantí kaj aliaj montoj de Panamo.[2]
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La specimenon malkovris internacia teamo de biologoj gviditaj de Abel Batista el Panamo kaj Konrad Mebert (Svislando) en Monto Chucantí, privata rezervejo situanta en provinco Darieno.[3]
La nova specio de rano estas endemia en Panamo; ĝi estis raportita nur en Respubliko Panamo kaj vivas nur en la altaj montoj de Darienio kaj en Centra Panamo.[4]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Fonto
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.