From Wikipedia, the free encyclopedia
La princlando Bayreuth aŭ margraflando Brandenburgo-Bayreuth (prononco [bajrojt]) (germane Fürstentum Bayreuth aŭ Markgrafentum Brandenburg-Bayreuth) estis imperie senpera princlando de la Sankta Roma Imperio, regata de flanka linio de la dinastio Hohencolernoj. Tiuj portis la heredan titolon "margrafo de Brandenburgio", tial la princlando ankaŭ nomiĝis margraflando. Dum pluraj periodoj ĝi estis regata en persona unio kun la apuda princlando Ansbach.
Princlando BayreuthPrinclando KulmbachBrandenburg-KulmbachBrandenburg-BayreuthKulmbach-Bayreuth | |||||||||||||
| |||||||||||||
princlando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio • historia lando | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
180 000 (1791) | ||||||||||||
germana | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
monarĥio (princlando/margraflando) | |||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||
Pereo: |
vendo al Prusio | ||||||||||||
| |||||||||||||
Dekomence la princlando nomiĝis princlando Kulmbach aŭ margraflando Brandenburgo-Kulmbach, laŭ la tiama centro kaj ĉefurbo Kulmbach. Nur en 1604 margrafo Kristiano translokigis sian rezidejon al la urbo Bayreuth, kaj oni ekuzis novan nomon.
La princlando kreiĝis en 1398, kaj daŭris ĝis 1791, kiam la margrafo vendis ĝin, kune kun Ansbach, al la reĝo de Prusio. Prusio formale aneksis ĝin la 28-an de januaro 1792. Post nur malmultaj jaroj Ansbach transiris en 1806 al la nova reĝlando Bavario, kaj en 1810 ankaŭ Bayreuth.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.