Premnafto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Premnafto, aŭ iom neĝuste skistonafto aŭ ardeznafto, estas malpeza petrolo enhavata en petrol-havaj formacioj de malalta akvimuneco, ofte el materialo de premita sabloŝtono, foje neĝuste konsiderata el skisto aŭ ardezo.[1] Ekonomia produktado el premnaftaj formacioj postulas kaj ofte uzas la saman puto-teknologion de hidraŭlika fendado uzata en la produktado de skistogaso. Kvankam foje nomata "ardeznafto", la premnafto devas ne esti konfuzata kun la naftoardezo (materialo riĉa en kerogeno) aŭ la skistonafto (nome nafto produktita el naftoskistoj).[2][3][4] Tiel, la Internacia Energia Agentejo rekomendas uzi la terminon "light tight oil" (malpeza prempetrolo) por petrolo produktita el skistaĵoj aŭ aliaj tre malalte akvimunaj formacioj, kvankam la informo de la World Energy Resources 2013 de la Monda Energikonsilio uzas la terminojn "tight oil" (premnafto) kaj "shale-hosted oil" (tavolhejma nafto).[3][5]
Ĉirkaŭkalkulitaj ekzistaĵoj
Ekzistaĵoj ĉirkaŭkalkulitaj fare de la koncerna usona servo en 2013 indikas tiujn volumojn de elfosebla premnafto asociaj kun tavolaj formacioj. Ne ĉiu nafto kiu estas teknike elfosebla nepre estas ekonomie produktebla je nunaj aŭ antaŭviditaj prezoj.
- Barejno: 80 mil milionoj da bareloj [6]
- Rusio: 75 mil milionoj da bareloj
- Usono: 78 mil milionoj da bareloj
- Ĉinio: 32 mil milionoj da bareloj
- Argentino: 27 mil milionoj da bareloj
- Libio: 26 mil milionoj da bareloj
- Venezuelo: 13 mil milionoj da bareloj
- Meksiko: 13 mil milionoj da bareloj
- Pakistano: 9 mil milionoj da bareloj
- Kanado: 9 mil milionoj da bareloj
- Indonezio: 8 mil milionoj da bareloj
Tutmonda totalo: 335 ĝis 345 mil milionoj da bareloj[7]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.