From Wikipedia, the free encyclopedia
La Premio Ludo de la Jaro (germane Spiel des Jahres, [ˈʃpiːl dəs ˈjaːʁəs]) estas la germana premio por tabulludoj kiu estas aljuĝita ĉiujare. La premio estas distribuita ekde 1979 kun la celo agnoski plejbonecon en dezajno de tabulludoj kaj reklami kvalitajn tabulludojn, specife en la germana merkato [1].
Premio Ludo de la Jaro | ||
game award | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Kinderspiel des Jahres • Kennerspiel des Jahres • Spiel des Jahres – Sonderpreis Kinderspiel vd | |
Organizanto | Spiel des Jahres e.V. | |
Lando | Germanio | |
Fondita en | 1979 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Verŝajne tiu estas eble la plej grava tabulluda premio.
Spiel des Jahres- nomumo povas pliigi la vendon de ludo de la ordinara vendokvanto de proksimume 500-3,000 ĝis 10,000 ekzempleroj, sed la gajninto povos vendi tiom multe kiom 500,000 ekzemplerojn [2].
La premio estas aljuĝita de grupo de juĝistoj el Germanio, Svislando kaj Aŭstrio, kiuj ekzamenas tabulludojn dum la antaŭa jaro por aljuĝado de la premio. La ludoj nomumitaj por la premio estas "familiaj ludoj ". Militludoj, rolludoj, kolekteblaj kartoj kaj aliaj ludoj kun alta konkurencivo ne estas inkluזןהitaj kiel kandidatoj por la premio.
Ekde 1989 ekzistas aparta premio por tabulludoj por infanoj.
En pluraj kazoj, la ĵurio elektis aljuĝi aldonan specialan premion al pli komplikaj ludoj, kiel la ludo Agricola, kiu gajnis la premion en 2008. En 2011, speciala premio por pli komplikaj ludoj iĝis sia propra kategorio, kaj estas nomita "Kennerspiel des Jahres" aŭ "Ludo-Premio por Ekspertoj".
La kriterioj laŭ kiuj la premio estis elektita:
Jen listo de premiaj gajnantoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.