franca administra oficisto From Wikipedia, the free encyclopedia
En Francio, prefekto estas supra ŝtatoficisto, kiu, en la teritoriaj unuoj de la franca respubliko, estas la reprezentanto de la ŝtato kaj de ĉiuj membroj de la registaro, kiu respondecas pri la naciaj interesoj, la administracia kontrolo kaj la respekto de la leĝoj[1]. La prefektaro konsistas el proksimume 250 prefektoj, plejparte en la departementoj kaj regionoj, kaj 450 subprefektoj.
La ofico de prefekto kaj subprefekto estis kreitaj de Napoleono Bonaparte, tiam unua konsulo, la 17-an de februaro 1800, per la "leĝo de la 28-a de pluviozo jaro 8".
De 1945, prefektoj kaj subprefektoj estas inter la postenoj kies kutima aliro estas tra la Nacia Lernejo pri Administrado (ENA).
Prefektoj kaj subprefektoj estas regataj per la statutoj de 1964 ofte modifitaj.
La prefektoj estas plej multe elektitaj el la subprefektoj kaj civilaj administrantoj. Tamen, la registaro povas libere nomumi, sen konsideri ilian antaŭan statuson, ĝis trionon de la prefektoj. Antaŭlonge, plej multaj originis el la promocioj de la Nacia Lernejo pri Administrado (ENA), la ENA-diplomitoj estis en 2009 nur 35 % de la prefektaro, laŭ la gazeto Le Figaro[2].
La subprefektoj estas elektitaj plejmulte el la civilaj administrantoj.
Prefekto estas nomumita kaj postenigita en teritoria posteno per dekreto subskribita de la prezidanto de la Respubliko, en kunveno de la Konsilio de la Ministroj, kaj laŭ propono de la ĉefministro kaj de la ministro pri internaj aferoj, sed ekzistas ankaŭ « prefektoj eksterkutimaj » nomumitaj maksimume por tri jaroj (kun ebla plilongigo por du pliaj jaroj),
|
[3].
La prefektoj estas lokitaj en normala aŭ ekstera klaso[4].
La « normala klaso » de la prefektoj estis dividita en sep niveloj (kvin en 2014)[5] kaj la ministro pri enlandaj aferoj (per ministeria edikto), decidas pri la nivelprogreso (kiu estas aŭtomata de la 1-a ĝis la 4-a nivelo, post du jaroj sur iu nivelo ; la progreso al la 5-a nivelo okazas kiam prefekto jam estis dum unu jaro je la 4-a nivelo.
La prefektaro estas aro de supraj ŝtatoficistoj, kies rolo estas obeigi al la leĝoj, al la valoroj de la Respubliko kia estas laikeco por ekzemplo, ili devas resti neŭtralaj. Ili estas malpermesitaj sindikataniĝi aŭ striki. Ili devas, pli ol la aliaj ŝtatoficistoj, garantiantoj de la ŝtata daŭreco kaj aparte de la ŝtataj funkcioj (polico, organizado de helpo…).
Subprefekto povas esti :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.