From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝejo Sankta Magdaleno (germane:Magdalenenkirche) estas luterana kirko en Zella-Mehlis, Germanujo, apartenante al la eklezia subdistrikto Meiningen ene de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.[1]
La malsupra etaĝo de la altareja turo estiĝis je la komenco de la 13-a jarcento, dume la pli supraj ne antaŭ 1495. Post malkonstruo de la navo alkonstruitis nova inter 1731 kaj 1741 eoste en akuta angulo. En 1930 nove aranĝitis la interno.
Havas la navo duetaĝajn galeriojn kaj lignan spegulvolbon. La plafonpentrado de 1930 bildigas cebaot, la resurekton de Jesuo kaj la Triunuon. La fenestroj el plumba vitro ankaŭ alvenis en 1930.
Sur la galerio supre de la sakristio staras predikejo kun sonplifortiga ambonkovro el la kirka konstrutempo. En 1930 estiĝis altara retablo de Erich Klahn, la baptujo kaj la skulptitaj statuoj de Petro kaj Johano.
La orgenfasado estas originalo de en 1743 fare de Johann Caspar la 2-a Beck kreita instrumento. La nuna orgeno kun du klavaroj, pedalo kaj 30 registroj konstruitis en 1885 fare de la entrepreno Knauf.[2] La tura teretaĝo posedas vandpentraĵon el la 1620-aj jaroj kaj ŝirmatas de krucripovolbo.
Nordvande staras malfrugotika tabernaklo kun flanke pentritaj Kristo kaj Sankta Johano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.