nov-Platonisma filozofo From Wikipedia, the free encyclopedia
Porfirio (naskiĝis ĉirkaŭ 233 en Tiro (Fenicio), mortis ĉirkaŭ 305 en Romo) estis novplatonisma filozofo, disĉiplo de Plotino.
PorfirioΠορφύριος | |||||
---|---|---|---|---|---|
Porphire Sophiste, franca gravurado de 16-a jarcento | |||||
Persona informo | |||||
Πορφύριος | |||||
Naskonomo | Malchus | ||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 233 en Tiro, Syria Phoenice, Romia Imperio | ||||
Morto | 30-an de novembro 300 en Romo, Romia Imperio | ||||
Lingvoj | antikva greka • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo historiisto muzika teoriisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
Aktiva en | Ateno • Romo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Against the Christians ❦ Life of Pythagoras ❦ History of philosophy ❦ Chronicle ❦ Life of Plotinus ❦ Geography ❦ Isagogo vd | ||||
Filozofo | |||||
Romia filozofoAntikva filozofio | |||||
Skolo/tradicio | Novplatonismo | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Porfirio originis el Fenicio; lia nomo Porphyrios (= vestita je purpuro) estas tradukaĵo al la greka lingvo de la ŝemida nomo Malcho (Rex en la latina = reĝo). Oni scias malmulte pri lia vivo, eble li naskiĝis el vilaĝo sude Tiro. Kulture li formiĝis ĉe la atena skolo de Kasio Longino, translokiĝis al Romo kie frekvencis senatanajn mediojn kaj kie konis Plotinon, kiu, ŝatinte liajn kvalitojn, lin petis korekti kaj reordigi plotinajn verkaĵojn [1]. Al li tial oni ŝuldu la sistemigon de la Plotinajn verkojn – nome Eneadoj – kaj biografion pri Plotino (Vivo de Plotino). Malsaniĝante je melankonio kaj emo al sinmortigo [2] li estis invitita de sia majstro translokiĝi al Sicilio por reakiri resaniĝon. Tie Porfirion atingis la informo pri la morto de lia Majstro.
Li edziĝis al Marcela, vidvino kaj patrino de sep gefiloj, kies li ŝatis inteligenton kaj kulturon. Devinte foriĝi el Italio por vojaĝi tra Grekio, al ŝi li skribis leteron (Pròs Markéllan) en kiu skizis sian religiajn kaj teologiajn pensaĵon, ŝin instigante trovi en ili konsolon.
Li reaprezis mistikismon kaj asketajn praktikojn, enmetante en ilin ankaŭ orientajn esoterajn elementojn elstare antikvgrekajn kaj platonajn. Lia filozofia starigo, krome, prezentiĝas pli influita de aristotelaj doktrinoj ol tiu de Plotino. Li okupiĝis pri filozofio, retoriko, analizo pri la mitoj, religio, matematiko kaj muziko. Plotino lin difinis “poeto, filozofo, kaj hierofanto” (Vivo de Plotino). Kelkaj liaj verkoj akompanis la filozofiadon de multaj mezepokaj kaj arabaj filozofoj.
Li ĉiam montris grandan kontraŭecon al kristanismo, kiu lin puŝis verki “Kontraŭkristanaj diskursoj”, libro poste elpelita kaj foje stiparumita kun la rezulto ke hodiaŭ de ĝi restas nur kelkaj fragmentoj rekuperitaj danke al grekaj kaj latinaj aŭtoroj kiuj reportis iujn citaĵojn.
Laŭ kio restinta, Porfirio, en fragmento 88, citas la 1-an leteron al la korintanoj de Sankta Paŭlo el Tarso: Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio. (6,11) . Sed, sin demandas Porfirio, kiel eblas ke homo povas sin liberigi tiamaniere el makuloj kaj fariĝi pura (katharos)? Kiel eblas ke "fornikado, adolto, ebrio, ŝtelo, pederastio, venenmurdo kaj senfinaj multegaj kaj hidaj agoj" estus tiel facile eliminitaj “kvazaŭ serpento formetanta malnovajn skvamojn”?
Se tiele, “kiu ne volus plenumi ĉiujn specojn de abomenaĵoj, sciante ke mem akiros per bapto pardonon pri siaj krimoj?” [3]
Laŭ Porfirio la filozofio de kristanoj incitas al kontraŭleĝeco kaj forprenas efikon al la leĝoj kaj al justico mem, enkondukas formon de kontraŭleĝa kunvivado kaj instruas al homoj ne vivi laŭ la malŝato pri malpieco.
Al kristanismo, li insistas, “kiu estas honesta ne estas vokata” (fragmento 87).
Per tiuj pensoj Porfirio povas esti konsiderata la daŭriganto de la filozofia kontraŭkristana tradicio kiu nombras inter siaj protagonistoj Kelson.
Li kompilis ankaŭ elstaran analizon pri la simboloj de homera verkero laŭ prialegoria skemo tipa de novatonismo, nome "antro de la nimfoj".
Li verkis ankaŭ traktadon favore al vegetarismo ("Pri la abstino de la bestaj viandoj"), en kiu li vidpunktis ke la konsumo pri viando kaj ofero de bestoj estas evolua restaĵo de kanibalismo kaj buĉviktimiĝo de la homa estulo. Laŭ Porfirio, inter homo kaj besto kunligiĝas per laŭdigna kontinueco (ambaŭ posedas racion kaj lingvaĵon): trompas la onidiro laŭ kiu Dio kreis la bestojn por la homo; tial se la homoj negas ke la bestoj estas dotitaj per la racio, tio okazas nur pro ilia frandemo pri viando.[4]
Porfirio oponis al la decido de sia disĉiplo Giambliko kiu provis enkonduki, en la filozofiajn mediojn kaj en la vivon de filozofoj, kultojn kaj ritojn teŭrgajn (celantaj per ritoj enirigi, en objekton aŭ personon, diaĵon kvazaŭ per materiiga enkarniĝo).
Aliaj verkoj perdiĝis
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.