From Wikipedia, the free encyclopedia
Volkseigener Betrieb, mallongigite VEB, estis ĉefa jura formo de entreprenoj industriaj kaj servosektora en GDR.
En Esperanto ĝi nomiĝas popolproprieta entrepreno respektive popolproprieta fabriko/uzino[1].
Tiaj entreprenoj apartenis al la Respubliko kaj estis malpermesita ties vendo. En 1989 deĵoris 79,9 % de ĉiuj laboruloj de GDR en tiaj entreprenoj. De 1948 ĝis 1979 ekzistis la Vereinigung Volkseigener Betriebe -VVB (tradukite: Asocio de popolproprietaj entreprenoj), kie oni grupigis la entreprenojn laŭ branĉoj. De tiu evoluiĝis la kombinatoj. Komence de 1990 la Treuhandanstalt responsis pri la privatigo de tiaj entreprenoj. Ekzemplo por konata VEB-o estis Thermometerwerk Geraberg.
Estris ĉiun ajn VEB t.n. Werkleiter (pli malfrue li nomiĝis ankaŭ Werkdirektor aŭ Betriebsdirektor).
Al lia flanko estis la Unua sekretario de la entrepreninterna organizo de SUP (Erster Sekretär der SED-Betriebsparteiorganisation/BPO) kaj la Ĉefo de la entrepreninterna sindikatestraro (Vorsitzender der Betriebsgewerkschaftsleitung/BGL).
Submetitaj estis pluraj fakdirektoroj pri teĥniko, produktado, ekonomio kaj librotenato (Technischer Direktor, Produktionsdirektor, Ökonomischer Direktor, Hauptbuchhalter).
Ofte entrepreno akiris kromnomon honorigan post sukcesa plenumo aŭ eĉ pliplenumo de normoj. Ekzemplo: VEB Kombinat Chemische Werke "Walter Ulbricht" Leuna. Krome la entreprenoj ofte subvenciis sportklubojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.