Ĉinia armeo helpanta Nord-Koreion dum la Korea Milito From Wikipedia, the free encyclopedia
La (Ĉina) Popola Volontula Armeo (PVA) estis la armitaj fortoj deplojitaj de la Popola Respubliko Ĉinio dum la Korea Milito.[1][2] Kvankam ĉiuj unuoj de la PVA estis fakte transigitaj el la Popola Liberiga Armeo (nome oficiala nomo de la ĉinaj armitaj fortoj) sub ordonoj de Mao Zedong, la PVA estis separate konstituita por eviti oficialan militon kun Usono. La PVA eniris en Koreio la 19an de Oktobro, 1950, kaj komplete retiriĝis en Oktobro 1958. La teoria komandanto kaj politika komisaro de la PVA estis Peng Dehuai antaŭ la batalĉesa interkonsento de 1953, kvankam kaj Ĉen Geng kaj Deng Hua servis kiel faktaj komandanto kaj komisaro post Aprilo 1952 pro malsano de Peng. La dekomencaj unuoj (25a de Oktobro – 5a de Novembro, 1950) de la PVA estis 38a, 39a, 40a, 42a, 50a, kaj 66a Korpusoj totale 250 000 homoj, kaj finfine ĉirkaŭ 3 milionoj da ĉinaj civilaj kaj militistaj servis en Koreio ĉirkaŭ Julio 1953.
Popola Volontula Armeo | ||
---|---|---|
armearo volontula asocio | ||
Komenco | oktobro 1950 vd | |
Fino | 1958 vd | |
Lando(j) | Popola Respubliko Ĉinio vd | |
Agareo |
ekspedicia militado | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.