balotkoalicio de franciaj politikaj partioj en la gamo de maldekstro en la 1940-aj jaroj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Popola Fronto de Francio (france Front populaire) estis balotkoalicio de politikaj partioj en la gamo de maldekstro kunformita en 1935,[1] kiu regis inter 1936[1] kaj 1938.[2]
Popola Fronto | |
---|---|
Front populaire | |
partio | |
Lando | Francio |
partiestro de la SFIO | Léon Blum |
Fondiĝo | 1935 |
Dissolvo | 1938 |
Ĉefa sidejo | Parizo |
Koloro(j) | |
Ideologio | la gamo de politika maldekstro |
Estis formita de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO, socialistoj), la Radikala Partio kaj la Franca Komunista Partio, kiu apogis la koalicion sed ne eniris kiel parto de la registaro. Ili ricevis la apogon ankaŭ de movadoj formitaj grandparte de intelektuloj kiel la Ligo de la Homaj Rajtoj, la Movado kontraŭ la Milito kaj la Faŝismo kaj la Komitato de la Kontraŭfaŝistaj Intelektuloj.[2]
La ĉefministro de la Popola Fronto estis Léon Blum, estro de la SFIO. Lia registaro estis la unua en Francio kiu enhavis virinojn (3 totale) dum ili ankoraŭ ne havis balotrajton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.