Ponto Rio Negro
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ponto Rio Negro aŭ Ponto Manaus Iranduba, aŭ ankaŭ Ponto Jornalista Phelippe Daou estas stajponto de la aŭtoŝoseo AM-070 (nomita ankaŭ Rodovia Manuel Urbano), kiu ligas la urbon Manaus al la municipo Iranduba, en la brazila subŝtato Amazonio. Ĝi estis inaŭgurata la 24an de Oktobro 2011. Ĝi estas la nura ponto kiu trapasas la brazilan eron de la Rio Negro, kaj estas konsiderata kiel la plej granda staja riverponto de Brazilo, kun 3,6 km de longo (precize 3.595 metroj). La totala kosto de la konstruo de la Ponto Rio Negro estis de 1,099 mil milionoj de reais.[1]
Ponto Rio Negro | |
---|---|
stajponto | |
Situo | |
Koordinatoj | 3° 7′ 19″ S, 60° 4′ 46″ U (mapo)-3.12194444-60.07944444 |
Mapo | |
Para la registaro de Amazonio la ponto krom monumenta arkitekturo, helpas al la disvolvigo de las regionoj de la riveroj Purus kaj Solimões, krom la apudajs municipoj. Ekzemple por la produktado de ceramiko en Iranduba kaj por la pliigo de turismo en Novo Airão kaj aliaj municipoj de la RMM. Oni intencas duobligi la ŝoseon Iranduba-Manacapuru (AM-070), permesante al la kamparaj produktistoj ligadon al la vojoreto al la ĉefurbo sen neceso de komercaj "perantoj".[2]
Kun la Teatro Amazonas, la ponto estas konsiderata unu el la plej grandaj kaj gravaj monumentoj de la arkitekturo de Amazonio, kio reprezentas kadron por la integrigo de la Região Metropolitana de Manaus (RMM), fondita en 2007, kun ok municipoj kaj preskaŭ 2,1 milionoj de loĝantoj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.