Pontifikaj Universitatoj
universitato fondita aŭ aprobita de la Romkatolika Eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
universitato fondita aŭ aprobita de la Romkatolika Eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
"Pontifikaj Universitatoj estas universitatoj establitaj por la esploro pri sanktaj studobjektoj aŭ koneksaj kun sanktaĵoj, kaj por science instrui la studentojn en la samaj studobjektoj” (kanono. 815) fare de la Katolika Eklezio.
Tiurilate la kanono 816 preskribas, ke la “Universitatoj kaj Ekleziaj Fakultatoj povas esti establitaj nur se starigitaj de la Apostola Seĝo aŭ de tiu aprobitaj“; nur al ĝi apartenas la rajton de la supera regado.
“Neniu Universitato kaj Fakultato, kiu ne estus establita aŭ aprobita de la Apostola Seĝo, [1], rajtas valide atribui akademiajn studtitolojn kun kanonaj efikoj (Kanono 817)”.
Tial la Pontifikaj Universitatoj estas juraj personoj publikaj kanone starigitaj kaj estas normataj de la libro III de Codex Iuris Canonici pritraktanta pri “De Ecclesia munere docendi” (kanono 815).
Ĉiu pontifika universitato funkcias en sia strukturo per akademiaj aŭtoritatoj, Kolegio de la docentoj kiu karakteriziĝas per internacieco de siaj komponantoj per kiu ekzaltiĝas la tutmonda inspiro de la pontifika instruado, la Akademia Senato, Oficialaro. Patrono de la ateneo estas la Granda Kanceliero; ne povas manki do Rektoro, Dekanoj de la fakultatoj [2], Institutestroj, el kiuj kune konstituiĝas la “Akademiaj Aŭtoritatoj”. La akademia docentaro establiĝas per Fakultatestroj, Dekanoj, Profesoroj stabilaj, Profesoroj emeritaj, stabiligitaj, ŝarĝitaj, invititaj, kaj plue per Asistantoj ordinaraj aŭ volontaj aŭ liberaj. La oficialaro, male, estas prezidita de la Ĝenerala Sekretario.
La juĝadoj de ekzamenpartoj kaj finaj provoj estas esprimitaj en “tridekdekonoj” aŭ “naŭdekdekonoj” kiuj siavice esprimas la jenajn kvalifikojn: PROBATUS (aprobita), BENE PROBATUS (bone aprobita), KUM LAUDE PROBATUS (kun laŭdo aprobita), PROBATUS MAGNA CUM LAUDO (kun granda laŭdo aprobita), SUMMA CUM LAUDO (kun plej granda laŭdo).
Kiel aliaj Teologia teologiaj fakultatoj, la Pontifikaj Universitatoj dividas la studojn per tri cikloj: la unua, tempodaŭre malsama, kiu ĉe la fino oni akiras “Bakalaŭron”, la dua asignas “Licencion“ kaj fine la tria magistrigas per “Doktorigo”. La ciklodaŭro varias laŭ ne egalaj statusoj de la diversaj pontifikaj universitatoj.
En Italio la akademiaj gradoj pri teologio kaj pri aliaj ekleziaj sciencobjektoj, interkonsentitaj inter la Partoj, akiritaj ĉe la fakultatoj aprobitaj de la Sankta Seĝo, agnoskeblas ĉe la ŝtato laŭ la sencoj de la artikolo 10/II de la leĝo 25 de marto 1985 n. 21 (G.U). Tamen ankoraŭ ne estas leĝfaritaj la dispozicioj celantaj apriore starigi la egaligojn kun la akademiaj titoloj liveritaj de la italaj universitatoj. Ne eblas, tial, laŭleĝe koherigi la titolojn de la du universitataj sistemoj: fakte, en Italio, la ofta ŝanĝiĝo de la statustabeloj igas kompleksa la egaligprocedon kiu postulas ĉiukaze la intervenon de la kompetenta ŝtata ministerio. [3] Arkivigite je 2006-05-06 per la retarkivo Wayback Machine.
Kutime en la pontifikaj Ateneoj estas starigitaj la fakultatoj de Teologio, Ambaŭ Juroj [4], Kanona Juro, Civila Juro, Filozofio, Bibliaj Sciencoj, Arkeologio, Kristana kaj Klasika Literaturoj, Misiologio, Edukadaj Sciencoj, Komunikadaj Sciencoj.
Ĉe la Pontifikaj Universitatoj estas akceptitaj studentoj el la tuta mondo, klerikoj kaj laikuloj kaj, foje, pro specialaj kaj motivitaj permesoj, ankaŭ nekristanoj. Kiel, ĉe diversaj universitatoj, studentoj divideblaj inter “ordinaraj” (kun deviga ĉeesto al la kursoj), eksterordinaraj (kiuj aŭ ne celas la akademiajn gradojn, kaj “gastaj” laŭkurse). Estas ĉiam postulita la kono de iu fremda internacia lingvo kaj, en iuj fakultatoj, ankaŭ la kono de la greka kaj latina.
Temas pri universitataj institucioj kiuj havas agnoskon de “jura personeco laŭ publika juro” laŭnorme de juraj sistemoj de la koncernaj ŝtatoj kie ili havas juran sidejon, sed kiuj bezonas apartan agnoskon de la kompetenta eklezia aŭtoritato. Ili, do, jure malsamas de tiuj Pontifikaj instancoj kiuj dependas nur de la Sankta Seĝo. La kanona juro preskribas, ke la kompetenta eklezia episkopa konferenco aŭ la koncerna episkopo ekzercu siajn devon kaj rajton aktivadi por ke statutoj kaj docentaro liveru instruaĵojn laŭ la katolikaj principoj kaj estu efikaj ankaŭ per morala konduto.
Krome la kanono 808 preskribas, ke “neniu universitato, kvankam efektive katolika, sin distingu per la titolo “Katolika Universitato”, se ne post la konsento de la kompetenta eklezia aŭtoritato”.
Kutime en la Katolikaj Universitatoj ofertas liberan aliron por ĉiuj petantaj studentoj. Inter la fakultatoj ĉiam elstaras ankaŭ la Priteologia Fakultato. Elstara ekzemplo de tiaj universitatoj estas la "Università Cattolica del Sacro Cuore" de Milano.
Tiaj universitatoj tra la landoj de la mondo estas ĉirkaŭ iuj centoj.
Se utilas, laŭ la ĝenerala tabelo, distingi la Pontifikajn Universitatojn el tiuj simple Katolikaj, plej utilas distingi tiujn lastajn el tiuj kreitaj de la ekleziaj aŭtoritatoj tra la jarcentoj: inter tiuj ĉi alkalkuleblas preskaŭ ĉiujn la enokcidentaj Universitatoj.
Pontifikaj Universitatoj
Institutoj de Superaj Studoj (laŭ la kanono 814)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.