Polka (Vápenná)
parto de municipo Vápenná en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
parto de municipo Vápenná en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Polka (germane Polke) estas domaro (loka parto) de municipo Vápenná en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en montaro Riĥleba montaro, 2 km sude de Vápenná. Vivas ĉi tie 21 loĝantoj (2021).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Polka |
Polka | |
germane Polke | |
domaro | |
Domo en domaro | |
Oficiala nomo: Polka | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Vápenná |
Historiaj regionoj | Silezio, Sudetio |
Montaro | Riĥleba montaro |
Domoj | 13 2010 |
Rojo | Ztracený potok |
Situo | Polka |
- alteco | 505 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 15′ 58″ N 17° 05′ 32″ O (mapo) |
Plej alta punkto | 726 |
Loĝantaro | 21 (2021) |
Fondo | 1775 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 790 64 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Polka (Vápenná) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Polka estis fondita en la jaro 1775 kiel precipe arbar-mastrumada kaj paŝtistara domaro proksime de Vápenná (Zighartice) en senjorujo Frýdberk apartenanta al vroclavaj episkopoj. Nombro de ties loĝantoj ĝis la jaro 1945 stagnis preskaŭ sinkis, post ellandigo de germanoj ĝi estis alloĝigita nur el malpli granda parto. En la jaro 1836 ĉi tie estis 36 domoj, en 1930 estis da ili 37, nun (en 2001) nur 16. Nuntempe Polka estas dank' al sia pentrinda situo precipe refreŝigeja regiono.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 226 |
1880 | 235 |
1890 | 206 |
1900 | 226 |
1910 | 202 |
1921 | 202 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 209 |
1950 | 45 |
1961 | 101 |
1970 | 95 |
1980 | 33 |
1991 | 22 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 49 |
2011 | 16 |
2021 | 21 |
En Polka estas registritaj 13 adresoj : 12 daŭre loĝigitaj domoj kaj 1 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Nombro de domoj laŭ datumbazo de ministerio por enlandaj aferoj al la 12-a de januaro 2010. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 16 domoj, el tio 11 daŭre loĝigitaj.
Pli-malpli la tuta domaro situas laŭlonge laŭ rojo kun nomo Ztracený potok (en Esperanto: Perdita rojo). Tiu ĉi rojo akiris sian nomon laŭ tio, ke en la valo aperas karstaj aperaĵoj kaj ties akvo perdiĝas en kelke da submergoj en subterejon kaj la restanta parto de ties rojfluo ĝis rivero Vidnávka estas dum pligranda parto de la jaro seka (vidu ankaŭ fotografiojn). En la valo ankaŭ troviĝas nealirebla kaverno Velký dóm, kiu estas iom post iom elsplorserĉata fare de membroj de kavernista grupo Sever el Jeseník.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.