*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Plej konataj genroj
poligono (Polygonum) estas genro kun unu aŭ plurjaraj herboj (200 specioj) kaj grimpaj arbedoj kun rondformaj tigoj oftehavantajn nodojn, super kiuj estas membraneca foliingo, la karakteriza stipulformiĝo de tiu. Ĝi havas kvinnombrajn florojn kaj triangulecajn aŭ platajn nuksojn.
Polygonum fagopyrum: unujara herbo kun kor aŭ sagformaj folioj, blankaj aŭ helruĝaj floroj kaj akute triangulaj nuksoj utiligeblaj por fari grizan farunon kaj grion.
fagopiro (Fagopyrum): unujaraj, rapide kreskantaj herboj kun triangulaj-korformaj folioj kaj kun triangulaj nuksoj, kiuj estas prilaborataj por elfarado de grio, kaj kultivata en plej malriĉaj kaj acidaj grundoj, ekzemple en Bretonio.
kokolobo (Coccoloba): tropikamerikaj arboj, el kiuj la konata specio (C. uvifera) havas manĝeblajn ŝajnfruktojn, kiuj konsistas el triangulecaj nuksoj ĉirkaŭitaj de ŝvelintaj, sukoplenaj receptaklo kaj kaliko kaj kiuj havas agrablan acidetan guston.
rumekso (Rumex): plejparte plurjaraj herboj kun multaj verticilioj de floroj kaj kun triflanka nuksoenfermnita en la tri internaj periantaj folioj, kiuj kreskas dum la maturiĝo de la frukto.
okzalo (Rumex acetosa): plurjara dioika herbo (Rumex acetosa), kies folioj estas freŝe acidetaj pro relativa granda enhavo de okzalatoj.
patienco (Rumex patientia): plurjara herbo kun grandaj folioj, kiuj precipe en Sud-Eŭropo estas uzataj kiel spinaco.