Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Podestà ([podeˈsta]) estas la nomo donita al kelkaj altaj funkciuloj en multaj Italaj urboj apartenantaj al la fino de la Mezepoko. Ĉefe ĝi signifas la estron de la magistrato de urboŝtato, nome simile al similaj postenojn en aliaj urboj kiuj uzis aliajn nomojn, ekz. rettori ("rektoroj"), sed ĝi povus signifi ankaŭ lokan administranton, kiu estis la reprezentanto de la Sankta Romia Imperiestro. Nuntempe, Podestà estas la titolo de urbestro en Ital-parolantaj municipoj de Graubünden en Svisio.
La termino derivas el la Latina vorto potestas, signifanta povon. Estas iom simila derivaĵo por la araba termino Sultano: origine signifanta ankaŭ "povon" aŭ "aŭtoritaton", ĝi finfine iĝis la titolo de persono tenanta povon.[1]
La unua dokumentita uzado de podestà estis en Bolonjo en 1151, kiam ĝi estis aplikita al Guido di Ranieri di Sasso of Canossa, alportita el Faenza por esti rettore e podestà, notite en nombraj dokumentoj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.