Plureca kemiaĵa sentemo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Plureca kemiaĵa sentemo (PKS) aŭ idiopatia media netolero (IMN) estas kronika sindromo kies etiologio kaj patogenezo estas nekonataj, ĉe kiu la paciento spertas tre diversajn simptomojn, kiujn li aŭ ŝi rilatigas kun ekspono al diversaj kemiaj produktoj en malgrandegaj dozoj, kaj kiun pluraj esploroj atribuas al psikosomataj kaŭzoj.[1][2][3][4]

Rapidaj faktoj
Plureca kemiaĵa sentemo
malsano
vdr
Fermi

PKS ne estas agnoskata de MOS en la Internacia Klasifiko de Malsanoj (IKM-10) kiel biologia malsano kaŭzata de ekspono al kemiaĵoj, nek de la Usona Medicina Asocio (AMA), la Usona Akademio pri Alergioj kaj Imunologio, la Usona Kolegio pri Medicino, kaj la Internacia Regula Societo pri Toksologio kaj Farmakologio.[5] Testoj kun duflanka blindo konstatis, ke pacientoj de PKS reagas tiel forte al placeboj, ekzemple pura aero, kiel al la kemiaĵoj kulpigataj pri la la malsano.[1] Tio konsiderigas, ke ĝia origino povas esti ĉefe psikosomata.[4][6][7]

Kvankam oni parolas pri plureca kemiaĵa sentemo aparte multe ekde la fino de la jardeko de 2000, la origino de la koncepto troviĝas meze de la 20-a jarcento.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.